Ĉapitro 6: Gerda falas en la koridoro

Tom: Ĉu vi aŭdis? Kio estis tio?
Bob: Jes, mi aŭdis. Mi aŭdis ion.
Linda: Ankaŭ mi aŭdis strangan bruon, kvazaŭ iu falus en la koridoro.
Bob: Kvazaŭ ŝi falus.
Tom: Mi havis la saman penson kiel vi. Ankaŭ mi pensis tion. Ankaŭ mi pensis: jen Gerda falas en la koridoro.
Linda: Ĉu ni iru vidi?
Tom: Kompreneble. Ni iru tuj.
   
Bob: Mi iru kun Tom, sed vi restu ĉi tie, Linda. Observu tiun junulon, kun kiu Gerda parolis, kaj kiu eble metis drogon en ŝian kafon.
Linda: Ĉu vi ambaŭ foriras kaj mi restu tute sola? Mi iom timas.
Bob: Ni ne havas la tempon diskuti. Ni devas iri vidi tuj. Restu trankvile ĉi tie. Vi nenion riskas. Venu, Tom, ni ne perdu tempon.

Demandoj

  1. Kion Tom, Bob kaj Linda aŭdis?
    
(koridoron / strangan bruon / penson / la blondulon)

  2. Kiu eble falis en la koridoro?
    
(Tom / Bob / Linda / Gerda / la blondulo / Ronga)

  3. Kiuj iras vidi?
    
(Linda kaj Tom / Linda kaj Bob / Bob kaj Tom / ĉiuj tri)

  4. Kiu restas por observi?
    
(Tom / Bob / Linda / la blondulo / Gerda)

Ekzercoj

  1. La [blondulo / blondulon] metis [sukero / sukeron] en la [taso / tason] de [kafo / kafon].

  2. [Li / Lin] volis iri en la [restoracio / restoracion], al la [bela / belan] [knabino / knabinon], sed [li / lin] falas en la [koridoro / koridoron].

  3. Bob konsentas kun [Linda / Lindan].

  4. [Ili / Ilin] rigardas al la [studentoj / studentojn].

  5. [Iu / Iun] perdis [aĵo / aĵon] en la [restoracio / restoracion].

  6. Ili metas [ĝi / ĝin] sur la [tablo / tablon] kaj decidas promeni al la [universitato / universitaton]. [Ili / Ilin] ekiras.

Extra reading: La ulo, kiu ne plu pensas

Pri kio mi pensas, li demandis. Ĉu vi aŭdis lin? Kiel strangaj tiuj uloj estas! Kvazaŭ mi scius, pri kio mi pensas. Ĉu mi vere pensis ion? Ĉu oni devas pensi dum la tuta tempo? Tio ne ŝajnas al mi prava.

Mi perdis la forton pensi antaŭ multe da tempo. Kiam mi estis juna, fakte. Mi foriris por promeni en la naturo. La naturo estis bela. Mia povo pensi forfalis dum tiu promeno. Kaj nun, mi estas “la ulo, kiu ne pensas”.

Verdire (ver-dire), mi ne estas la sola. Ankaŭ aliaj viroj kaj virinoj, ankaŭ aliaj knaboj kaj knabinoj preferas ne pensi. Ankaŭ multaj universitataj profesoroj neniam pensas. Ili ŝajnas pensi, sed ne pensas vere. Ili agas, kvazaŭ ili pensus. Nur agas kvazaŭ; ĉu vi komprenas?

Mi scias. Antaŭ iom da tempo, ankaŭ mi instruis en universitato. Sed mi ne volis forperdi mian forton en absurdan agon, kiel pensi. Estas tro riske. Imagu! Se mi perdus miajn ideojn! Mi verŝajne havas ideojn. Mi ne scias tute certe – mi neniam rigardas ilin – sed plej verŝajne ideojn mi havas.

Se jes, miaj ideoj restas trankvilaj en iu anguleto en mi. Mi timas perdi ilin kaj do neniam iras ilin vidi. Fakte, mi ne scias, ĉu ili ekzistas. Verŝajne ili restas solaj en iu anguleto de mi. Solaj kaj trankvilaj. Ili ne timu mian venon. Mi ne riskas veni.

Ĉu vi aŭdis pri Kartezio1? Li estis granda profesoro antaŭ multe da tempo. Li diris: “Mi pensas, do mi estas”. Mi diras malsame: “Mi ne pensas, tamen mi estas. Mi ne pensas, tamen mi ekzistas”. Mi scias, ke mi ekzistas. Pri mia ekzisto mi estas tute certa. “Kiel vi povas tion scii, se vi ne pensas?” vi eble demandas vin. Nu, karuloj, mi scias, ke mi ekzistas: mi aŭdas. Mi aŭdas, do mi estas. Mi aŭdas, do mi ekzistas.

“Ĉu esti, ĉu ne esti, jen la demando”, diris alia grandulo. Nu, por mi, tio ne estas demando. Mi estas, kaj tio estas bela fakto por mi. Eble mi estas stranga, sed mi amas mian ekziston. La fakto, ke mi ekzistas, estas por mi – eble ne por vi! – bela fakto. Antaŭ la demando “ĉu esti, ĉu ne esti”, mi tute ne timas. Mi respondas simple “esti”, kaj restas tute trankvila.

“Mi aŭdas, do mi ekzistas”, mi diris. Jes, mi aŭdas. Mi aŭdas tre bone. Mi havas tre bonan aŭdpovon. Fakte, mi aŭdis vin diri ion ne tre belan pri mi. Haha! Vi pensis, ke mi ne aŭdas, ĉu ne? Sed mi aŭdas plej bone. Vi povas diri ion tre malforte, kvazaŭ vi tute perdus la forton paroli. Tamen mi aŭdas vin. Mia aŭdo estas tre bona. Tro bona, eble. Ofte okazas, ke mi aŭdas aferojn, kiujn mi devus ne aŭdi. Jes, mi aŭdas vere tre bone.

Same pri mia vidpovo: mi ankaŭ vidas tre bone. Nur mia penspovo ne estas bona kiel miaj aŭdo kaj vido. Mi malamas pensi. Mi ne havas la tempon pensi. Mi havas tempon por neseriozaj aferoj, ne havas tempon por seriozaj, ĉu vi komprenas?

Se mi metas mian forton en tiun laboron – pensi estas labori, ĉu ne? – mi perdas ĝin. Mi tute ne deziras perdi mian forton. Estas bone esti forta2.

Verdire, ŝajni forta estas ankoraŭ pli bone, en la nuna mondo, ŝajnas al mi. Plej ofte gravas la aspekto. Se vi ŝajnas forta, oni timas vin, kvazaŭ vi estus forta. Se vi estas forta, sed ŝajnas malforta, oni ne konsideras vin serioze. Nur se la aliaj vidas, ke, kun via malforta aspekto, vi tamen estas vere forta, nur tiam ili konsideras vin serioze.

Ĉu vi aŭdis min? Mi diris, ke mia forto estas grava por mi. Mi do ne volas perdi ĝin, kaj mi do malkonsentas pensi. La aliaj pensu pri tiel gravaj demandoj kiel “ĉu esti, ĉu ne esti”, “ĉu mi pensas, kaj do ekzistas? ĉu mi ne pensas, kaj do ne ekzistas?”. Ne mi. Mi ne deziras diskuti pri tiuj demandoj. Mi povas observi min multatempe, mi neniam vidas deziron pripensi pri la demando de mia ekzisto. Sed mi bone komprenas, ke vi eble havas aliajn dezirojn. Eble vi deziras pridiskuti la demandon, ĉu vi ekzistas. Diskutu ĝin do, sed ne kun mi.

Pensu vi, se vi volas. Pensu, fakte, kion vi volas. Ne gravas al mi, ĉu vi pensas, ĉu vi ne pensas, ĉu vi pensas prave, ĉu vi pensas malprave. Tute ne gravas al mi. Viaj pensoj povas fali unu post la alia sur la tablon, vi povas meti ilin en vian tason da kafo, vi povas kaŝi ilin en sukerujon, tute ne gravas al mi. Se viaj pensoj faras grandan bruon dum-fale, ne gravas al mi. Se ili ne falas sur la tablon, kaj bruon tute ne faras, kaj restas trankvile en via poŝo, same ne gravas al mi. Nur unu peton mi havas: permesu al mi ne pensi. Kaj post tiu deklaro, permesu, ke mi salutu vin. Bonan tagon! Ne pensu tro! Kaj la forto restu kun vi!

Notoj:

  1. Kartezio = Descartes.
  2. En Esperanto, oni diras: estas —e —i, —i estas —e, estas —e, ke … Same kiel oni diras: natura ago, sed nature agi, same oni diras la ago estas natura, sed agi estas nature

Vortoj

ambaŭ both
aŭdi to hear
bruo noise
decidi to decide
decido decision
devas must
devi to have to, to be obliged to
devo duty
diskuti to discuss
diskuto discussion
fali to fall
falo (the, a) fall (not season)
kafo coffee
koridoro hallway, hall, corridor
meti to put
observi to observe
pensi to think
perdi to lose
resti to stay, to remain
riski to risk
sama same
tempo time
timi to fear, to be afraid
trankvila calm, tranquil

Phrases

ĉu li iras? is he going?
ĉu li iru? should he go?
ĉu li irus? would he go?
   
kion mi diras? what am I saying?
kion mi diru? what should I say?
   
la taso falis sur la tablo the cup, which was already on the table, fell (staying on the table)
la taso falis sur la tablon the cup fell onto the table
   
li promenis en la ĝardeno he was walking in the garden
li promenis en la ĝardenon he walked into the garden