Ĉapitro 2: Kio okazas?

Linda: Tom!
Tom: Kio okazas al vi? Vi estas pala! Bela, sed pala.
Linda: Tom! Ne rigardu!
Tom: Kio okazas?
Linda: Strange! Okazas io stranga, io tre stranga. Tiu ulo, tiu nova studento… Ne, ne, mi petas vin, ne rigardu. Estu diskreta.
Tom: Diable! Diru al mi: kio estas tiu mistero?
Linda: Lia mano agas strange. Rigardu, se vi volas, sed plej diskrete. Turnu vin iomete, eble, sed tute nature. Li ne vidu, ke vi rigardas al li.
   
Tom: Vi pravas. Io stranga okazas. Dum ŝi ne rigardas al li – ŝi nun rigardas al la granda spegulo – lia mano iom post iom, tre tre malrapide, proksimiĝas al ŝia taso…
Linda: Estas io en lia mano…
Tom: Mi ne vidas. Li estas tro malproksima. Diable! Tiu alta forta knabo nun staras inter ili kaj mi. Mi ne plu vidas.
Linda: Sed mi vidas. Mi vidas bone. Mi vidas tre bone. Mi vidas tute bone. Ej!
   
Tom: Kio okazas?
Linda: Ŝi rigardas al li nun, kaj lia mano haltas.
Tom: Kaj kio plu? Diru al mi!
Linda: Nun li parolas al ŝi. Li montras al la pordo.
Tom: Eble li volas, ke ŝi rigardu al alia direkto, ke ŝi ne plu rigardu al li.
Linda: Prave, tute prave. Jen ŝi rigardas al la pordo. Li plu parolas kaj parolas. Dum ŝi ne rigardas al lia direkto, lia mano plu proksimiĝas al la taso. Ej!
Tom: Kio? Kio okazas?
Linda: Lia mano revenas, tute diskrete, kvazaŭ tute nature.
Tom: Ĉu estas io en lia mano?
Linda: Nenio plu. Sed tute certe nun estas io en ŝia taso.

Demandoj

  1. Linda estas ___.
    (malserioza / nova studento / bela kaj pala / io stranga)

  2. Kio okazas?
    (Linda rigardas al la spegulo. / Malalta viro staras inter Tom kaj la pordo. / La blonda viro agas strange. / La nova studento proksimiĝas al Tom.)

  3. Ĉu estas io en lia mano?
    (jes / ne)

  4. Al kio montras la mistera ulo?
    (al la spegulo / al la pordo / al Linda / al Tom / al la angulo)

  5. Al kio rigardas la juna knabino, kiu estas kun li?
    (al la spegulo / al la pordo / al Linda / al Tom / al la angulo)

  6. Ĉu nun estas io en la taso?
    (jes / ne)

Ekzercoj

Ekzemplo: Turnu vin iomete, [ĉu / se] vi volas. → Turnu vin iomete, se vi volas.

  1. Mi ne vidas, [ĉu / se] la junulo parolas al la knabino, aŭ [ĉu / se] li nur rigardas al ŝi.

  2. Vi vidas lin tute bone, [ĉu / se] ne?

  3. [Ĉu / Se] li agas strange, li estas strangulo.

  4. Mi alparolas knabinojn, [ĉu / se] ili rigardas al mi.

  5. Mi ne scias, [ĉu / se] mi alparolu ŝin aŭ ne.

  6. [Ĉu / Se] ŝi parolas al mi, [ĉu / se] mi reparolu al ŝi?

  7. Li estas en universitato, [ĉu / se] li estas studento.

  8. Mi ne certas, [ĉu / se] li estas studento. Li estas tro maljuna.

Gramatiko

ĉu
li venas, “he ‘s coming” → ĉu li venas?, “is he coming?
vi scias, “you know” → ĉu vi scias?, “do you know?”
-iĝ: become(s)…, get(s)…
proksima, “near” → ili proksimiĝas, “they’re drawing nearer”
stara, “standing” → li stariĝas, “he stands up”
viro, “man”, “male” → la knabo viriĝas. “the boy is becoming a man”
rapida, “quick” → rapidiĝo, “acceleration”
re-: repetition, return
ŝi vidas, “she sees” → ŝi revidas, “she sees again”
ni venas, “we’re coming” → ni revenas, “we’re coming back”
li fortiĝas, “he becomes strong” → li refortiĝas, “he recovers his strength”
bela, “beautiful” → ŝi rebeliĝas, “she’s becoming beautiful again”, “she’s recovering her beauty” → rebeliĝo, “the fact of recovering one’s beauty”
-ulo: a person
juna, “young” → junulo, “a youth”
forta, “strong” → fortulo, “a hefty guy”
-n: direct object of a verb
  • li vidas vin, li vin vidas, vin li vidas, vidas li vin, vidas vin li, “he sees you”
  • vi vidas lin, vi lin vidas, lin vi vidas, vidas vi lin, vidas lin vi, “you see him”
  • Mi ne povas vidi, ĉu estas io inter mi kaj vi. “I can’t see whether there is something between you and me.”
  • Mi ne povas vidi, se estas io inter mi kaj vi. “If there is something between me and you, then I can’t see.”

Extra reading: Stranga strangulo

Tiu ulo estas stranga. Ĉu vi vidas lin? Tiu granda viro, vere forta, kiu staras proksime al la spegulo, kun io en la mano. Li ne plu estas tre juna, sed li ne estas maljuna. Ĉu vi vidas lin? Ĉu vi vidas lin nun?

Turnu vin iomete. Jen. Nun vi certe vidas lin, ĉu ne?

Nu, tiu stranga ulo parolas tute sola. Dum vi rigardas lin, li haltas, sed se vi ne rigardas, li reparolas. Li iras rapide al la pordo, staras proksime al tiu alia ulo, kiu sidas en la angulo kun bela knabino, staras proksime al ŝi, tute proksime al ŝi, fakte. Li rigardas ŝin, sed ne parolas al ŝi. Estas io en lia mano, sed mi ne scias, kio. Poste li revenas al la pordo, staras inter la pordo kaj la alta spegulo, kaj nenio okazas.

Nun li malrapide proksimiĝas al la spegulo, parolas al la spegulo, dum juna virino sidas tute proksime. Sed li ne parolas al ŝi, li parolas al la spegulo!

Strange, ĉu ne? Vere stranga ulo!

Nun, jen li malrapide revenas al alia angulo. Io estas tute ne-natura en lia rigardo.

Ĉu vi scias, kiu estas tiu viro? Li estas forta kaj alta, sed pala, tro pala, multe tro pala. Li estas ne-nature pala. Vera strangulo!

Ĉu mi demandu al li, kiu li estas? Diable! Mi ne plu vidas lin. Knabo kaj knabino staras inter li kaj mi. Ĉu vi vidas lin nun? Mi ne. Mi ne plu vidas lin. Ho jes, jen mi lin revidas. Fakte, li nun staras iom malproksime. Rigardu! Jen, nun li iras tre malrapide al la pordo. Vere, li agas plej strange. Mi demandas min…

Kio estas en lia mano? Ĉu vi vidas? Ha, jen li reproksimiĝas. Mi bone vidas nun. Nun mi vidas, kio estas en lia mano. Estas taso. Estas nur taso. Rigardu, li agas vere strange! Li parolas al la taso. Li iras al tiu juna studentino, kiu sidas en la angulo, haltas, staras proksime al ŝi, sed ne parolas al ŝi. Li parolas nur al la taso. Li agas vere strange, vere tre strange, vere tro strange. Nun mi ne plu vidas lin.

Ho jes! Se mi turnas min iomete, mi revidas lin. Stranga ulo. Mi vere demandas al mi, kiu li estas. Li certe ne estas nova studento. Li estas tro maljuna.

Vortoj

agas act(s)
alia other, another
bona good
bone well
certa certain
certe certainly
ĉu interrogative particle
diable! gosh!
diablo devil
direkto direction
diskreta discreet
dum during; while
ej! hey! oh!
forta strong
haltas stop(s)
iĝas become(s)
ili they
inter between, among
io something
iom a bit, somewhat, rather
iom post iom little by little
iomete a little
ke that (as in: I know that…, he says that…)
kvazaŭ as though, as if
lia his
mano hand
mistera mysterious
mistere mysteriously
mistero mystery
montras show(s)
natura natural
nature naturally
naturo nature
ne plu not any more, no more
ni we
pala pale
parolas speak(s), talk(s)
petas ask(s) for
plu further, more
pordo door
post after
prava right (in opinion, conduct, etc.)
prave right (adverb)
pravas am, is or are right
proksima near
rapida quick
revenas come(s) back
se if
staras stand(s)
stranga strange
strange strangely
ŝi she
ŝia her, hers
taso cup
tre very
turnas turns
ulo fellow, guy, individual
vidas see(s)
volas want(s)