Ĉapitro 4: Kiu estas tiu Gerda?

Bob: Diru al mi sincere, pri kio vi parolis.
Tom: Ni parolis pri tiu ulo.
Bob: Kiu ulo?
Tom: Tiu viro ĉe la angulo. Tiu juna viro.
Bob: Pri kiu vi parolas? Ĉu pri tiu blondulo, kiu sidas kun Gerda?
Linda: Gerda! Vi do scias, ke ŝia nomo estas Gerda! Vi do konas ŝin!
Bob: Nu, mi ne vere konas ŝin. Mi scias, kiu ŝi estas. Tio estas alia afero.
Linda: Kiu do ŝi estas?
Bob: Sed vi ne respondis al mi. Vi ne respondis al mia demando. Ĉu vere pri tiu blonda junulo vi parolis?
Tom: Jes. Pri li.
Bob: Mi ne konas lin. Mi neniam vidis lin antaŭe.
   
Linda: Sed, diru al mi, kiu estas tiu Gerda?
Bob: Ŝi venis por instrui. Temas pri io mistera, fakte. Kriptaĵoscienco.
Linda: Kio? Kiel vi diris? Krip-ta-ĵo-sci-en-co, ĉu? Kio estas tio?
Bob: Ĉu vere vi ne scias, kio estas kriptaĵoscienco? Oni diras ankaŭ “kriptografio”.
Linda: Ne. Mi ne scias. Mi tute ne scias. Ĉu vi scias, Tom?
Tom: Ĉu tio ne estas la arto kompreni, pri kio temas sekreta mesaĝo?
Bob: Prave. Jen ŝia fako. Fakte, ŝia fako estas la malnovaj sekretaj lingvoj.
Tom: Mi ne komprenas. Kiu, en universitato, volas lerni pri la malnovaj sekretaj lingvoj?
Bob: Ankaŭ mi ne tute komprenas. Estis ideo de Ronga, la profesoro pri lingvistiko. Li konsideras, ke sekretaj lingvoj estas aspekto de la arto komuniki, kaj ke ili do rilatas al lingvistiko.
Linda: Eble jes. Eble li pravas. Kaj tamen tiu ideo estas iom stranga, ĉu vi ne konsentas?
Bob: Jes. Ĝi aspektis strange ankaŭ al mi, kiam oni parolis pri ĝi.
   
Linda: Eble Ronga, la lingvistika profesoro, nur deziris, ke bela virino kunlaboru kun li. Ĉu ne estas bona ideo kunlabori kun bela knabino, kiam tio estas ebla?
Tom: Mi jam diris al vi, ke ŝi ne estas bela. Nur vi estas bela.
Bob: Mi ne konsentas. Estas fakto, ke Linda estas tre bela, ke ŝi estas la plej bela knabino en la mondo. Sed ankaŭ Gerda estas bela, iom malpli bela, sed tamen bela; ĉu vi konsentas?
Tom: Tute ne. Por vi, eble. Sed por mi ne. Por mi, nur Linda ekzistas kiel bela virino.
Bob: Ĉu vi volas diri, ke por vi Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo?
Tom: Jes, por mi, Linda estas la sola bela virino en la tuta mondo.
Bob: Diable! Vi verŝajne amas ŝin.

Demandoj

  1. Pri kio Linda kaj Tom parolis? (pri Bob / pri amo / pri la blondulo / pri kriptaĵo-scienco)

  2. Kiu sidas kun la viro, pri kiu Linda kaj Tom parolis? (Gerda / Ronga / blonda junulo / Bob / neniu)

  3. Kiu scias, kiu estas Gerda? (Bob / Linda / Tom)

  4. Ĉu Bob konas la blondulon? (jes / ne)

  5. Kion instruas Gerda? (novajn lingvojn / lingvistikon / kriptaĵo-sciencon)

  6. Kiu estas profesoro pri lingvistiko? (Bob / Linda / Tom / Gerda / Ronga / la blondulo)

  7. Kiu estas la sola bela virino en la tuta mondo, por Tom? (Gerda / Linda / Ronga / la knabino en la angulo)

Ekzercoj

Ekzemplo: [Mi / Min] diris [tio / tion] al [vi / vin]. → Mi diris tion al vi.

  1. [Ili / Ilin] demandas [mi / min].

  2. [Multo / Multon] diras [li / lin] al la studentoj.

  3. Al la studentoj li demandas [tio / tion], [kio / kion] [li / lin] ne scias, sed [ili / ilin] diras [nenio / nenion].

  4. [Ili / Ilin] ne scias.

  5. [Linda / Lindan] ne sidas sole. Venas [bela / belan] [junulo / junulon].

  6. [Tio / Tion] certe estas la [universitato / universitaton].

  7. La [studentoj / studentojn] montras al [mi / min] la [studenta / studentan] [restoracio / restoracion].

  8. [Mi / Min] petas [vi / vin], diru al [mi / min] [tio / tion].

  9. La [blondulo / blondulon], [kiu / kiun] staras en la [restoracio / restoracion], estas [stranga / strangan].

  10. [Ili / Ilin] ne pardonas la [nova / novan] [studento / studenton].

  11. [Li / Lin] ne komprenas. [Tio / Tion] estas [mistera / misteran].

  12. [Li / Lin] preferas [sinceraj / sincerajn] [junuloj / junulojn].

Gramatiko

-aĵo: concrete manifestation, external manifestation, something having the quality of…, something that…
nova, “new” > novaĵo, “news”, “novelty”
okazi, “to happen” > okazaĵo, “event”
arto, “art” > artaĵo, “objet d’art”
kriptaĵo = kripta afero, io kripta
kriptaĵoscienco = scienco pri kriptaĵoj

Extra reading: Lingvistiko

Mi deziras, ke vi komprenu, ke lingvistiko estas scienco inter multaj aliaj sciencoj. Lingvistiko estas mia fako. Oni do prave povas diri, ke mi estas fakulo pri lingvistiko. Lingvistiko estas mia specialaĵo, se vi volas. Sed la fakto, ke mi lernis multe pri lingvoj kaj pri lingvistiko, la fakto, ke mi estis studento pri tiu fako, ne permesas al vi diri, ke mi scias multe pri la aliaj sciencoj. Multaj sciencaj aferoj estas por mi misteraj, en fakoj, kiuj ne estas la mia.

Nu, ni ne parolu pri tio. Ni ne parolu pri tiuj aliaj sciencoj. Ni parolu nur pri mia fako, nome lingvistiko. Lingvistiko estas la scienco pri lingvo. Pri lingvoj, se vi preferas. Lingvistiko, t.e. (= tio estas) lingvoscienco… jes, oni povas diri ankaŭ “lingvoscienco”…, estas la scienco pri tio, kiel ni esprimas nin lingve. Mi demandas, kaj vi respondas. Kiel ? Ĉu mane ? Ne.

Ni ne demandas kaj respondas mane. Por demandi kaj respondi, ne niaj manoj agas, ni tute ne agas, fakte, ni parolas.

Eble oni povas diri, ke paroli jam estas agi. Ke parolo estas ago. Sed tamen, se oni povas konsideri, ke paroli estas agi, parolo tamen ne estas mana ago, parolo estas lingva ago.

Kiam do ni demandas kaj respondas, ni parolas, t.e. ni agas lingve. Kiam ni komunikas parole, ni rilatas lingve inter ni. Nia interrilato estas lingva. Niaj komunikoj estas lingvaj. Lingvo ekzistas por komuniki, por ke ni rilatu inter ni, por ke ni povu diri al aliulo, kio okazas, kio okazis, ĉu ni konsentas kun li, ĉu ni ne konsentas, ĉu ni deziras, ke li agu por ni. Lingvo ekzistas por lerni kaj por instrui. Se ideo venas al vi, eble vi deziras ĝin komuniki. Nu, por tio lingvo ekzistas. Por tio multaj lingvoj ekzistas. Por tio ni lernas ilin. Por rilati inter ni, ne nur mane, sed ankaŭ parole.

Vortoj

afero thing, matter; business
aĵo thing, object (synonymous with “afero”, but rather more concrete)
antaŭ in front of; before (prep.)
antaŭe before, beforehand (adv.)
arto art
deziri to wish
do so, then, thus
ekzisti to exist
fako specialization, branch, department; pigeon-hole, compartment
ideo idea
instrui to teach
kiam when
komuniki to communicate
koni to be acquainted with, to know
konsideri to consider
konsenti to agree
kripta cryptic
kriptografio cryptography
lerni to learn
lingvo language
lingvistiko linguistics
malpli less
mesaĝo message
neniam never
nomo name
oni one, people, they, we, you
por for; in order to
profesoro professor
respondi to answer
rilati to relate
rilato relationship
scienco science
sekreta secret (adj.)
sekreto (a) secret
temo subject, topic

Phrases

ne tute not quite
tute ne not at all
temas pri it’s about… (such or such a topic)
voli diri to mean