Ĉapitro 5: Iu mistera substanco

Bob: Nu, vi ankoraŭ ne diris al mi, kio okazis, dum vi spione rigardis tiun paron.
Linda: Okazis io vere stranga.
Tom: Vere stranga, fakte. En la mano de tiu junulo estis io.
Bob: Kio?
Linda: Ni ne povis vidi. Io tre eta. Malgranda afero. Afereto.
Tom: Kaj dum ŝi ne rigardis, lia mano alproksimiĝis al ŝia taso.
Linda: Kaj kiam ŝi ekrigardis lin, lia mano ekhaltis.
Tom: Tiam li montris ion al ŝi. Evidente, li deziris forturni ŝian atenton.
Linda: Kaj li sukcesis. Li plene sukcesis. Ŝi rigardis al la pordo. Kaj dum ŝi rigardis for, lia mano subite estis super ŝia taso, dum unu sekundo, ne pli, kaj tute nature revenis. Malplena.
   
Bob: Ĉu ĝi estis plena antaŭe?
Tom: Ne plena. Kompreneble, ĝi ne estis plena. Sed estis io en ĝi, kaj post kiam ĝi estis dum sekundo super la taso de Gerda, estis plu nenio en ĝi.
Linda: Certe estas iu mistera substanco.
Tom: Iu drogo.
Bob: Kiel vi povas scii, ke ne estis tute simple peco da sukero?
Linda: Li ne agus tiel kaŝe, se estus nur sukero.
Tom: Cetere, ĉi tie ne estas peca sukero. Estas nur pulvora sukero, en sukerujoj.
Bob: Eble li havis sukerpecon en la poŝo kaj …
Tom: Ĉu vi ofte promenas kun sukerpecoj en via poŝo?
Bob: Vi pravas. Tiu ideo estas absurda. Tamen …
Linda: Rigardu! Jen ŝi ekstaras, kaj ekiras for.
Bob: Ŝi ŝajnas tute normala. Verŝajne vi imagis ion draman, dum temas pri tute simpla, tute natura okazaĵo.

Demandoj

  1. Kio estis en la mano de la blondulo antaŭe?
    
(sukerpeco / la taso de Gerda / io tre malgranda / la taso de Linda / nenio)

  2. Kio estis en lia mano poste?
    
(sukerpeco / la taso de Gerda / io tre malgranda / la taso de Linda / nenio)

  3. Kio estas en la sukerujoj tie?
    
(sukerpecoj / pulvora sukero / iu drogo / mistera substanco / sekreta lingvo)

  4. Ĉu estas normale promeni kun sukerpecoj en la poŝo?
    
(jes / ne)

  5. Kiu ekiras for?
    
(Linda / Gerda / Tom / Bob / la blondulo)

Ekzercoj

  1. Mi ne scias, [kiam / se] ŝi venos al ni.

  2. Mi tre multe laborus, [kiam / se] mi povus.

  3. [Kiam / Se] li estas studento, li estas en la universitato.

  4. [Kiam / Se] Tom estis juna, Gerda jam lernis kriptografion.

  5. Mi volas paroli ankaŭ pri vi, [kiam / se] vi permesas.

  6. Mi parolis kun ŝi, [kiam / se] ŝi sidis en la restoracio.

Gramatiko

-us: verb, conditional
se mi konus lin, mi irus, “if I knew him, I’d go”
mi dezirus demandi vin, “I’d like to ask you”
-n: direct object of a verb
mi konas tiun junan viron, “I know that young man”
tiun junan viron mi konas, “I know that young man”
tiun junan viron konas mi, “I know that young man”
tiu juna viro konas min, “that young man knows me”
tiu juna viro min konas, “that young man knows me”
min konas tiu juna viro, “that young man knows me”

kiu vidis lin?, “who saw him?”
kiun vidis li?, “whom did he see?”

la viro, kiun rigardis la knabino, “the man the girl was looking at”
la viro, kiu rigardis la knabinon, “the man who was looking at the girl”

ek-: commencement, suddenness
iri, “to go” > ekiri, “to set off”
sidi, “to sit” > eksidi, “to sit down”
-et: diminutive
virino, “woman” > virineto, “little woman”
bela, “beautiful” > beleta, “pretty”
mi komprenas, “I understand” > mi komprenetas, “I understand more or less”, “I think I understand”
for-: away
iri, “to go” > foriri, “to go away”
esti, “to be” > foresti, “to be absent” > foresto, “absence”
-ujo: container
sukero, “sugar” > sukerujo, “sugar basin”

Extra reading: Ĉu vere vi ne volas labori?

Rigardu, la sukerujo estas malplena. Se iu dezirus sukeron, li ne povus havi ĝin. Vi iras promeni kun Izabela, vi parolas kun ŝi dum la tuta tago pri arto kaj scienco, eble, sed eble ankaŭ pri malpli belaj aferoj – la diablo scias, pri kio vi parolas, kiam vi promenas kun ŝi – kaj dume la sukerujoj staras tute malplenaj sur la tabloj.

Vi tute ne atentas vian laboron. Ŝajnas, ke nur Izabela gravas por vi. Mi konsentas, ke ŝi estas tre bela junulino. Sed tamen vi agas malprave. Se subite iu dezirus sukeron, ĉe kiu li ekhavus ĝin?

Nur imagu! Se Profesoro Zuzu venus kaj vidus, ke la sukerujoj estas malplenaj… Mi ne povas imagi – pli bone: mi preferas ne imagi – kio okazus, se li tion vidus. Vi scias, ke havi multe da sukero tre gravas por li. Vere mi ne komprenas vin.

Vi ne estas serioza. Vi ne laboras serioze. Kiam vi ne promenas, vi sidas en angulo kaj atentas nenion, nur Izabelan. Ofte mi demandas min, ĉu vi estas normala. Se via imago malpli laborus, certe pli laborus viaj manoj. Vi povus tamen atenti, ĉu la sukerujoj estas plenaj.

Se mi ne estus kun vi, se mi ne atentus la simplajn aferojn de la labortago, nenio okazus normale. Vi permesas al vi iri promeni, vi iras kaŝi vin en la naturo kun via belulino, kaj vi tute ne konsideras, ke vi estas en la universitato por labori mane, ne por deklari vian amon dum tuta tago, ne por rigardi vin en la spegulo por vidi, ĉu vi ne ŝajnas tro malbela por Izabela, ne por komuniki al ŝi la belajn esprimojn de via juna, drama imago, sed por labori.

Atenti la sukerujojn estas via laboro, ne mia. Se mi permesus al mi agi kiel vi… Ne. Mi tion ne povas imagi. Mi estas serioza, mi ne iras promeni, mi ne iras kaŝe sidi dum la labortago kun bela fortulo.

Mi ne plu estas tiel juna, kiel vi, sed tamen… Se vi nur scius, kiel ofte viroj min petas… La viroj, kiuj konas min, konsideras ke… hehe1… Nu, viroj estas viroj, ĉu ne? Sed mi neniam konsentas. Mi neniam diras “jes”. Mi neniam jesas al ili. Ami la virojn ne estas mia specialaĵo. Ne por atenti la virojn la universitato petas min veni, nur por labori. Ne havu strangajn ideojn pri mi. Mi atentas vin, juna viro, nur rilate al via laboro. Ke la sukerujoj estas malplenaj, tio gravas por mi. Sed ke vi parolas bele kaj havas ne malbelan vizaĝon, tio al mi tute ne gravas. Vi povus plibeliĝi de tago al tago, mi ne atentus vian plibeliĝon, mi atentus vian laboron kaj rigardus – inter-alie – ĉu la sukerujoj estas plenaj, ĉu ili estas malplenaj. Kaj se ili ne estas tute plenaj, permesu, ke mi tion diru al vi.

Se mi revidus vin reiri promeni kun Izabela dum la labortago kaj ne atenti vian laboron, mi turnus min2 al Profesoro Zuzu kaj dirus la aferon al li. Ne gravas al vi, ĉu vere? Ĉu vere tion vi respondis? Diable! Bela respondo! Nu, bone! Se vi preferas agi neserioze, se vi preferas ne labori, la dramo okazu. Al mi tute ne gravas. Mi diras tion por vi, ne por mi.

Ĉu vi imagas, ke povus gravi por mi, ke vi ne laboras normale, ke vi malkonsentas labori? Tute ne gravas. Mi estas bona kun vi kaj komunikas al vi miajn ideojn. Sed se vi ne volas konsideri ilin serioze, tio estas via afero.

Ĉu laboro pri sukerujoj estas tro malalta por vi? Ĉu vi imagas, ke vi estas en la universitato kiel studento? Kiel profesoro, eble? Ne, ne, kara mia. Vi estas simpla laborulo. Estas tro multe da ideoj en via imago, kaj tro malmulte da laborforto en viaj manoj. Ne. Laborforton vi havas. Mi volis diri: tro malmulte da laborvolo.

Tro ofte mi vidas vin promeni kun la manoj en la poŝoj. Ĉu vi estus tiel malforta, ke vi ne plu povus labori nun? Vi eble ne estas tre granda, sed vi ne ŝajnas malforta. Ĉu vi jam laboris tro multe? Diable! Mi ne povas kompreni vin.

Kiam mi estis juna, mi ne konis knabojn, kiuj laboris tiel malmulte, kiel vi. Knaboj, kiuj ne laboris, ĉe ni ne ekzistis. Mi ne diras, ke vi estas malbona knabo. Mi konsideras nur, ke vi agas absurde. Mi konsentas, ke Izabela kaj vi estas bela paro. Sed… Eble vi konsideras, ke mi parolas tro multe pri aferoj, kiuj ne rilatas al mi. Pardonu, sed tamen permesu, ke mi komuniku al vi miajn ideojn. Rilatoj estas pli bonaj, se tiuj, kiuj laboras kune, estas sinceraj, ĉu ne? Kaj vidi junan viron kiel vi, plenan de forto, promeni tuttage kun knabino, dum li povus multe labori, kaj dum la sukerujoj estas malplenaj, nu, tio estas tro.

Notoj:

  1. Hehe: pli malpli kiel ho! (Se vi ne komprenas “hehe”, tute ne gravas).
  2. Mi turnus min al: mi irus paroli al.

Vortoj

absurda absurd
ankoraŭ still
ankoraŭ ne not yet
atenti pay attention
atento attention
cetere besides
ĉi (denotes nearness)
ĉi tie here
ĉi tio this (thing)
ĉi tiu this; this one
da of (after expression of quantity)
dramo drama
drogo drug
evidenta obvious
eta small
for away
havi to have
imagi to imagine
imago imagination
iu some; somebody
kaŝe stealthily
kaŝi to hide, to conceal
normala normal
ofta frequent
ofte often
paro couple, pair
peco piece, bit
plena full
plene fully, completely
poŝo pocket
promeni to go for a walk
pulvoro powder
sekundo second (of time)
subita sudden
subite suddenly
substanco substance
sukcesi to succeed
sukero sugar
super over; above
ŝajni to seem
tiam then
tie there
tie ĉi here
tiel so, that way, thus
tio ĉi this
tiu ĉi this (before a noun)

Phrases

tio ĉi = ĉi tio  
tiu ĉi = ĉi tiu  
tie ĉi = ĉi tie  
   
tiu ĉi viro estas juna this man is young
tio ĉi estas nekomprenebla this is incomprehensible