Ĉapitro 1: En universitata restoracio

Tom: Saluton, Linda.
Linda: Saluton, Tom.
Tom: Diru al mi: kiu estas tiu?
Linda: Kiu?
Tom: Tiu alta, blonda, juna viro…
Linda: Kiu?
Tom: Tiu, kiu sidas en la angulo.
Linda: Ho, tiu!
Tom: Jes, tiu.
   
Linda: Mi ne scias. Mi ne scias, kiu li estas. Nova studento, verŝajne.
Tom: Li estas tute sola.
Linda: Ne. Rigardu. Bela knabino iras al li.
Tom: Ne bela. Juna, eble, sed ne bela. Nur vi estas bela, Linda.
Linda: Tom, kara! Kio okazas al vi? Eble vi laboras tro multe, kaj…
Tom: Nenio speciala okazas al mi. Kaj mi ne laboras tro multe. Fakte, mi laboras malmulte nun. La vera demando estas: kio okazas al vi, Linda? Nur vi estas vere bela.
   
Linda: Nu, nu…
Tom: Estas fakto. Nur vi estas bela, Linda. Mi estas sincera. Venu kun mi!
Linda: Sed…
Tom: Venu. Al la granda spegulo. Rigardu. Jen estas Linda, la plej bela virino en la mondo, la plej bela virino en la tuta mondo.
Linda: Kaj jen estas Tom, la plej malserioza knabo en la tuta universitato.

Demandoj

  1. Kiu sidas en la angulo?
    (Tom / Linda / blonda viro / juna knabino / maljuna viro)

  2. Kiu iras al li?
    (Tom / Linda / blonda viro / juna knabino / maljuna viro)

  3. Al kio iras Tom kaj Linda?
    (al la angulo / al granda spegulo / al la nova studento / al la blonda viro)

  4. Kiu estas (eble) la plej bela virino en la mondo?
    (Tom / Linda / blonda viro / bela knabino / maljuna viro)

  5. Kiu estas (eble) la plej malserioza knabo en la universitato?
    (Tom / Linda / blonda viro / bela knabino / maljuna viro)

Ekzercoj

Ekzemplo: { -a al -as grand- ir- mi -o spegul- } → Mi iras al granda spegulo.

  1. { -a -as est- grand- li -o vir- }
  2. { -a -as en est- li -o restoraci- student- }
  3. { -a jen labor- nov- -o }
  4. { -a -as nenio nun okaz- special- }
  5. { -as bel- est- kio -o ? }

Gramatiko

-o: noun
vera, “true” → la vero, “the truth”
ebla, “possible” → eblo, “possibility”
li demandas, “he asks” → demando, “a question”
mi scias, “I know” → scio, “knowledge”
-a: adjective
viro, “man” → vira “masculine”
angulo, “angle” → angula, “angular”
-e: adverb
bela, “beautiful” → bele, “beautifully”
knabina, “girlish” → knabine, “in a girlish way”, “girlishly”
vi demandas, “you ask” → demande, “questioningly”
-as: verb, present tense
serioza, “serious” → mi seriozas, “I’m being serious”, “I’m speaking seriously”
kunsido (kun + sido), “a session”, literally: “a sitting- with”, “a sitting together” → vi kunsidas, “you hold a session”, “you have a meeting”
-u: verb, imperative
iru!, “go!”
venu!, “come!”
vi sidas, “you’re sitting” → sidu! “be seated”
mal-: opposite
alta, “high” → malalta, “low”
vero, “truth” → malvero, “falsehood”
-in: female
knabo, “boy” → knabino, “girl”

Sentences with kiu

  • Kiu estas Gerda?, “Who is Gerda?”

  • Kiu scias?, “Who knows?”

  • Kiu knabo laboras?, “Which boy is working?”

  • Al kiu knabino li iras?, “Which girl does he go to?”

  • En kiu universitato ŝi laboras?, “In which university does she work?”

  • la viro, kiu rigardas, “the man who is looking”

  • la universitato, en kiu mi laboras, “the univerity in which I work”

  • la knabo, al kiu vi rigardas, “the boy (which) you are looking at”

Extra reading: Izabela

Izabela rigardas al la granda spegulo. La knabino en la granda spegulo rigardas al Izabela. Izabela scias, kiu estas la knabino en la spegulo. Tiu enspegula knabino estas juna, malgranda kaj ne bela. Estas Izabela.

“La mondo ne estas bela” diras Izabela al la spegulo. “Mi ne estas bela, mi ne estas granda, mi estas juna, tro juna. Nenio okazas al mi. En la tuta mondo ne estas knabo, kiu venas al mi kaj diras al mi “saluton” kaj sidas kun mi. En la tuta mondo ne estas juna viro, kiu venas al mi kaj rigardas al mi kaj diras : “Kara Izabela, vi estas juna kaj bela, sed vi laboras tro multe. Ne laboru nun. Venu kun mi. Ne demandu, kiu mi estas, kio mi estas. Mi estas nur juna viro, kiu rigardas al vi kaj diras : “Vi estas tute sola. Venu kun mi. Kun mi la mondo estas bela kaj granda.” Sed ne venas tiu knabo, kaj en la tuta mondo nenio okazas. Nenio okazas al mi, nenio nova okazas, nenio speciala okazas. Nur laboro, laboro, laboro… Estas tro.”

“Mi sidas tute sola. Mi rigardas al vi, spegulo. Kaj en la spegulo estas nur Izabela, la plej malbela knabino en la tuta mondo. Vere la nuna mondo ne estas bela.”

Vortoj

al to; towards
alta high; tall
angulo corner, angle
bela beautiful; handsome
blonda fair, blond(e)
demandas ask(s)
demando question
diras say(s), tell(s)
ebla possible
eble maybe, perhaps, possibly
en in
estas am, is, are
fakte as a matter of fact
fakto fact
granda big, large, great
ho oh!
iras go, goes
jen here is, here are, behold
jes yes
juna young
kaj and
kara dear
kio what
kiu who
knabino girl
knabo boy
kun with
la the
laboras work(s)
li he, him
mi I, me
mondo world
multaj many
multe much
ne no, not
nenio nothing
nova new
nu well (as in: “well, as far as I’m concerned…”)
nun now
nur only
okazas happens
plej most
restoracio restaurant
rigardas look(s) (at)
saluton hello!, hi!
sed but
serioza serious, earnest
scias know(s)
sidas sit(s)
sincera sincere
sola alone; (the) only (…)
speciala special
spegulo mirror
studento student
tiu that one, that
tro too, too much, too many
tuta whole, entire
tute completely, quite
universitato university
venas come(s)
vera true, real
vere really
verŝajna probable, likely
verŝajne probably
vi you
virino woman
viro man, male