Biblioteko

La biblioteko enhavas kelkcent librojn, KD-ojn, kaj DVD-ojn, kiujn vi rajtas deprunti. Iuj estas originalaj verkoj en Esperanto, aliaj estas tradukitaj en Esperanton el aliaj lingvoj, kaj kelkaj estas tradukitaj el Esperanto en la anglan.

La fizikaj enhavoj situas sur bretaroj en ĉambro 911 de Konstruaĵo Hylan. La bitajn enhavojn vi povas elŝuti iam ajn de la universitata reto. (Se vi vizitas de ekster tiu reto, vi devos unue peti de ni pasvorton.)

Estas pluraj manieroj serĉi la katalogon. Ekzemple, jen serĉo por ĉiuj niaj bitaj eroj. Eblas listigi ankaŭ laŭ aŭtoro, laŭ kategorio, kaj (rilate tradukitajn verkojn) laŭ fontlingvo.

La biblioteko nun enhavas 498 erojn!

en Kiel serĉi

Jen la plej novaj aldonoj:

Aventuroj de Alico en Mirlando, La de Lewis Carroll. Tradukis el la angla D. Broadribb. Eldonis Esperanto-Asocio de Britio. 2022. 303 pĝ. Aldondato: 2022-12-15

Klasikaĵo de infana literaturo.
Domo ĉe Pu-Angulo, La de A. A. Milne. Tradukis el la angla E. Grimley Evans. Eldonis Esperanto-Asocio de Britio. 2022. 185 pĝ. Aldondato: 2022-12-15

Dua kolekto da rakontoj pri la fama urso Winnie-la-Pu.
Peter Jameson‘s Secret Language de Sylvan Zaft. Eldonis Bela Lingvo. 1996. 152 pĝ. Aldondato: 2022-12-15

Romano pri gejunuloj, kiuj malkovras Esperanton kaj tial konfrontiĝas kun lernejaj aŭtoritatoj. (En la angla.)
Peter Jameson‘s Secret Language de Sylvan Zaft. Eldonis Fenikso. 2022. 126 pĝ. Aldondato: 2022-12-15

Romano pri gejunuloj, kiuj malkovras Esperanton kaj tial konfrontiĝas kun lernejaj aŭtoritatoj. Dua, reviziita eldono. (En la angla.)
Peter Jameson‘s Secret Language de Sylvan Zaft. Eldonis Fenikso. 2022. 126 pĝ. Aldondato: 2022-12-15

Romano pri gejunuloj, kiuj malkovras Esperanton kaj tial konfrontiĝas kun lernejaj aŭtoritatoj. Dua, reviziita eldono. (En la angla.) Bita versio.
Inter tero kaj ĉielo Kvin gajaj memoroj. de Benjamin Jacobsen. Tradukis el la dana S. Johansson. Eldonis Al-fab-et-o. 1997. 38 pĝ. Aldondato: 2022-12-12

Distraj rakontoj en facila lingvaĵo. (Dua ekzemplero.)
Ardes de B. Tornado (Boris Tokarev). Eldonis Impeto. 1996. 180 pĝ. Aldondato: 2022-12-12

Scienc-fikcia, soci-kritika romano pri vojaĝo al la lando de la Flamoj.
Danĝera lingvo, La Studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto. de Ulrich Lins. Eldonis Universala Esperanto-Asocio. 2016. 375+24 pĝ. Aldondato: 2021-09-22

Nova, plene reviziita historio pri la atakoj kontraŭ la E-movado, precipe sub Hitler kaj Stalin, sed ankaŭ en la cara Ruslando kaj la orienta Azio.
Pri lingvo kaj aliaj artoj de William Auld . Eldonis Fonto. 2016. 198 pĝ. Aldondato: 2021-09-22

Esearo diverstema, unue aperinta en 1978.
Vojo returne, La de Erich Maria Remarque. Tradukis el la germana Joseph F. Berger. Eldonis Heroldo de Esperanto. 1931. 369 pĝ. Aldondato: 2021-09-22

Esperanta traduko de la “Der Weg zurück”, la romano kiu sekvis la faman “En okcidento nenio nova / Im Westen nichts Neues”.
Memoru ĉi praulojn Eseoj pri Esperanto-literaturo. de Humphrey Tonkin. Eldonis Mondial. 2020. 251 pĝ. Aldondato: 2021-09-22

Eseoj interesaj kaj utilaj por tiuj, kiuj interesiĝas pri la Esperanta literaturo.
Okuloj Novelaro. de Marjorie Boulton. Eldonis Esperanto-Asocio de Britio. 2021. 181 pĝ. Aldondato: 2021-09-18

Korektita reeldono de la klasika novelaro de Marjorie Boulton. Dek tri rakontoj amuzaj, tristaj, timigaj, kaj inspiraj. Tiu ĉi libro aperas en la “Baza Legolisto” de Esperanto-literaturo, fare de William Auld.
Beletra Almanako 41 Junio 2021. de diversaj aŭtoroj. Eldonis Mondial. 2021. 170 pĝ. Aldondato: 2021-09-18

Originalaj kaj tradukitaj prozo, poezio, teatro, artikoloj; recenzoj
Beletra Almanako 40 Februaro 2021. de diversaj aŭtoroj. Eldonis Mondial. 2021. 169 pĝ. Aldondato: 2021-09-18

Originalaj kaj tradukitaj prozo, poezio, teatro, artikoloj; recenzoj
Beletra Almanako 38 Junio 2020. Eldonis Mondial. 2020. 160 pĝ. Aldondato: 2021-09-18

Prozo (originala kaj tradukita), tradukita poezio, artikoloj, eseoj, recenzoj, nekrologoj.
LIngvistikaj aspektoj de Esperanto de John Wells. Eldonis Centro de esploro kaj dokumentado pri la monda lingvo-problemo. 1978. 76 pĝ. Aldondato: 2021-04-18

Klasika, facile legebla prezento de la trajtoj de Esperanto el moderna scienca vidpunkto. La fonetiko, morfologio, sintakso, leksiko kaj semantiko estas klarigitaj per multaj ekzemploj el aliaj lingvoj. Skanaĵo de la papera libro.
Lingvaj respondoj de L.L. Zamenhof. Eldonis Inko. 2001. 108 pĝ. Aldondato: 2021-04-18

Pli ol 150 eroj.
Tempo-maŝino, La de H.G. Wells. Tradukis el la angla E.W. Amos. Eldonis Inko. 2001. 110 pĝ. Aldondato: 2021-04-18

Fama utopia rakonto.
Esperanto Language as a Literary Medium, The de Margaret Grace Hagler. Eldonis Indiana University. 1971. 450 pĝ. Aldondato: 2021-04-17

The doctoral thesis of Margaret Grace Hagler at Indiana University in 1971.
Lingvo kaj vivo Esperantologiaj eseoj. de Gaston Waringhien. Eldonis Universala Esperanto-Asocio. 1989. 452 pĝ. Aldondato: 2021-04-17

Eleganta studaro pri la fontoj kaj strukturo de Esperanto: unu el la ĉefverkoj de la esperantologio. Skanaĵo de la papera libro.