Pri ni

Kiuj ni estas?

Ni estas neformala grupo de UR-studentoj, diplomitoj, kaj laborantoj, kiuj ŝatas lerni kaj utiligi Esperanton. Ni bonvenigas ĉiujn homojn de la universitato – kaj de la pli vasta roĉestra komunumo – kiuj interesiĝas pri lingvoj, vojaĝado, lingva/kultura diverseco, kaj monda literaturo.

Kion ni faras?

Kursoj
Ni okazigas kurson por komencantoj ĉiun jaron ĉe la universitato. Ĝi estas senpaga, kaj ĉiuj estas bonvenaj.
Konversaciaj rondoj
Ni kunvenas por helpi komencantojn kaj progresantojn ekzerci sin pri Esperanto en neformala, kuraĝiga etoso. Ne gravas, ĉu vi volas babili, ludi Skrablon, aŭ nur viziti momente por aŭdi la sonojn de la lingvo; ĉiuokaze ni bonvenigas vin.
Ekskursoj
Foje ni aranĝas ekskursojn al regionaj eventoj kiel la Aŭtuna Renkontiĝo de Esperanto, aŭ (malofte) ni ĉiĉeronas tra Roĉestro por vizitantoj de la Pasporta Servo.

Eksciu pli

Sekvu nian paĝon en Facebook por anoncoj, ĝisdatigoj, kaj kursnotoj.

Ni ofertas ankaŭ retpoŝtliston (kiu estas kutime pli fidinda ol Facebook) kiu peras la saman informon.