Kiel uzi la serĉilon

  • Serĉataj vortoj estu aŭ kompletaj vortoj aŭ stumpoj kun steleto (*). Serĉo por la stumpo Kalo ne trafos la nomon Kalocsay. Sed serĉo por ka* trafos Kalocsay, Kant, Kalle, Karel, kaj pli.

  • Sen agordo, la serĉilo serĉas ĉiujn kampojn en la datumbazo: titolon, aŭtoron, etikedojn, ktp. Eblas limigi la serĉon al specifa kampo per la tirmenuo dekstre de la tekstokampo.

  • Serĉoj ne atentas usklecon. Serĉoj por auld, AULD, aŭ Auld ĉiuj donos la samajn rezultojn.