Ĉapitro 13: Paĝo de flank-okupoj

Verbs preceding their subjects

In English we use the words there or it to introduce a subject when the verb comes first. Neither of these words is translated in Esperanto.

“There is…”

There is a picture on the wall.
Estas bildo sur la muro.
There were many dogs in the park.
Estis multaj hundoj en la parko.
There will be more men than women there.
Estos pli da viroj ol virinoj tie.

Note: This use of there should not be confused with tie, which means “there” in the sense of “in that place”.

“It is…”

It is I.
Estas mi.
It was Maria, not Arturo, in the garden.
Estis Maria, ne Arturo, en la ĝardeno.
It will be Monday tomorrow.
Estos lundo morgaŭ.

Note: This use of it should not be confused with ĝi, which stands in place of a noun. (See Impersonal verbs in chapter 7.

The introductory it

As shown above, the word it is translated only when it represents some definite noun. In the following sentences, it introduces and is equal to the part beginning with that or with an infinitive:

Estas vere, ke vi estas frua. = Ke vi estas frua estas vere.
It is true that you are early.   That you are early is true. (It = That you are early)
Plaĉis al ŝi, ke vi povis resti. = Ke vi povis resti plaĉis al ŝi.
It pleased her that you were able to stay.   That you were able to stay pleased her. (It = That you were able to stay.)

Note that because it is not translated, what is an adjective in English becomes an adverb in Esperanto:

It is true.
Estas vere.
It is not possible.
Ne estas eble.

Myself, himself, etc.

The word mem is used to put emphasis on the noun or pronoun it follows:

Mi mem ne estas surda.
I myself am not deaf.
Li mem ne povas iri.
He himself cannot go.
Mi renkontis la reĝinon mem.
I met the queen herself.
La kato mem rifuzis trinki ĝin.
The cat itself refused to drink it.
Ni mem neniam aŭskultas la radion.
We ourselves never listen to the radio.
Ŝi parolis al la viroj mem.
She spoke to the men themselves.

Note that although mem is translated by myself, himself, ourselves, themselves, etc., it is not reflexive and should not be confused with si. In fact, mem is often used with the reflexive pronoun si to give added emphasis, though this is not translated in English:

Li razas sin mem.
He shaves himself.

Mem is also used as a prefix to show that a condition is independent, by itself, or without outside help:

memevidenta
self-evident (without further explanation)
meminstruita
self-taught (without the aid of a teacher)
memstara
indpendent (by itself without support)

Word-building

You have seen how words can be changed or built up in various ways:

  • by changing the grammatical ending:

    loko place, locality
    loka local
  • by putting a prefix before the root:

    bona good
    malbona bad
  • by adding a suffix between the root and the grammatical ending:

    manĝi to eat
    manĝo food
  • by using a preposition as a prefix:

    iri to go
    transiri to go across (to cross)

You may also have noticed for yourself how we can put two roots together to make a compound word. In this case the main word stands at the end:

libroŝranko (ŝranko por libroj) bookcase
dormoĉambro (ĉambro por dormi) bedroom

The ending -o is usually omitted from the first root, provided the resulting group of consonants is easy to pronounce:

horsignalo (signalo de la horo) time signal
semajnfino (fino de la semajno) weekend

A number of useful words can be made from sama (same) by using sam- as a prefix:

samtempe at the same time
sammaniere in the same way
samlandano fellow countryman
samklasano classmate
samideano fellow member, lit. “member of the same idea” (often used to denote a fellow Esperanto speaker)

Ekzerco 13.1

Traduku anglen.

  1. Estas vere, ke nia komerco rapide kreskas.
  2. Necesas, ke ni tuj iru tien.
  3. Estas eble, ke li estas surda.
  4. Nur li mem scias tion.
  5. Estas vere, ke Esperanto estas pli simpla ol aliaj lingvoj.
  6. Sed eĉ Esperanto ne lernos sin mem; oni devas labori por lerni ĝin!
  7. Ŝajnas al mi, ke tio estas memevidenta.
  8. Estas danĝere transiri la straton sen rigardi ambaŭflanken.
  9. Estas pli facile konsili, ol akcepti konsilon.
  10. Ne oportunas al mi fari tiun taskon nun; vi mem devos fari ĝin.

Ekzerco 13.2

Traduku esperanten.

  1. There are a lot of trees in the park.
  2. It was I who said that.
  3. I myself met the queen.
  4. I met the queen herself.
  5. It is quite possible that he will not be able to come.
  6. It was late: I got out of bed quickly and got dressed (dressed myself).
  7. The quicker (more quickly) he ran, the sooner he arrived.
  8. It is obvious that he himself cannot go.
  9. There are two pictures on the wall of my room.
  10. The more I see them, the less I like them.

Ekzerco 13.3

From the roots ban-, ĉambr-, ĉarm-, ĉeval-, erar-, manĝ-, nov-, patr-, trov-, ven-, make one word each for the following:

  1. to arrive
  2. bathroom
  3. charm
  4. dining-room
  5. error
  6. fatherland
  7. foal
  8. to make a mistake
  9. food
  10. news
  11. old
  12. to return
  13. something found
  14. stable
  15. suite of rooms
  16. worth finding
  17. charmingly
  18. bathing place
  19. mare
  20. novice

Kaj … kaj …, Aŭ … aŭ …, Nek … nek …

The words kaj, , and nek are used in pairs as follows:

kaj … kaj … = both … and …

Ŝi estas kaj bela kaj bona.
She is both beautiful and good.

aŭ … aŭ … = either … or …

pluvos neĝos.
It will either rain or snow.

nek … nek … = neither … nor …

Li estas nek riĉa nek malriĉa.
He is neither rich nor poor.

Jen … jen …

The word jen is also repeated to give the meaning now … now … (sometimes … sometimes …)

Mi vizitas jen teatron jen kinejon.
I visit sometimes a theater, sometimes a cinema.

Ĉu … ĉu …

The word ĉu is repeated to give the meaning whether … or …

Ĉu knabo, ĉu knabino, la infano estos bonvena.
Whether a boy or a girl, the child will be welcome.

But perhaps it is more usual to find ĉu … aŭ (the second ĉu being understood).

Mi ne scias, ĉu resti (ĉu) iri.
I don’t know whether to stay or (whether) to go.

Affixes

-estr

The suffix -estr is used to denote the person in charge. It is often used as an independent word to translate boss.

lernejo school
lernejestro principal, headmaster
   
urbo town/city
urbestro mayor
   
lando country
landestro head of state
   
imperio empire
imperiestro emperor
   
poŝto post, mail
poŝtestro postmaster

-em

The sufix -em is used to denote a disposition, inclination or tendency to do the thing which is expressed in the root. Emi is used as an independent word to translate to be inclined to.

paroli to speak, talk
parolema talkative
   
ludi to play
ludema playful
   
labori to work
laborema diligent
   
batali to fight
batalema pugnacious
   
kvereli to quarrel
kverelema quarrelsome
   
plendi to complain
plendema querulous, complaining
   
ŝpari to save (up)
ŝparema thrifty
   
suspekti to suspect
suspektema suspicious (by nature)
   
timi to fear, be afraid
timema timid

fuŝ-

The prefix fuŝ- means to botch or screw up, either intentionally or through stupidity or lack of attention:

Fuŝulo. A bungler.
Fuŝfotografisto A bungling photographer.
Vi certe fuŝos plurajn el ili.
You will certainly spoil (make a mess of) several of them.
Li fuŝis ĉion.
He bungled everything.

dis-

The prefix dis- expresses dispersal or separation:

sendi to send
dissendi to distribute, circulate
   
ŝiri to tear
disŝiri to tear to shreds
   
fali to fall
disfali to fall to pieces
   
bati to beat
disbati to dash to pieces

bo-

The prefix bo- denotes relationship by marriage, i.e. “in-law”:

patro father
bopatro father-in-law
   
patrino mother
bopatrino mother-in-law
   
frato brother
bofrato brother-in-law
   
fratino sister
bofratino sister-in-law
   
filo son
bofilo son-in-law
   
filino daughter
bofilino daughter-in-law
   
parenco relative
boparencoj “in laws”
   
gepatroj parents
bogepatroj parents-in-law

Teksto: Paĝo de flankokupoj

Rubriko: La amatora fotografisto

fuliko Fuliko kun fulikidoj ĉe la nesto (foto de unu el niaj legantoj)

BIRD-FOTOGRAFADO

La birdoj estas konstruontaj – eĉ jam konstruantaj – siajn nestojn. Ĉu vi iam penis fotografi birdojn ĉe la nesto? Por tio, oni bezonas nek altekostan aparaton, nek profesian lertecon; eĉ fuŝfotografisto sukcesos, se tiu havas unu virton: paciencon!

Komencanto prudente elektos birdon kies nesto kuŝas aŭ sur tero aŭ sur akvo – ne en alta arbo. Birdoj estas tre suspektemaj kaj timemaj; tial oni devas uzi kaŝejon. La bildo montras kiel konstrui simplan skeleton, kiun oni kovras per sak-tolo, kun truo por la lenso. Ekfiksu la kaŝejon je longa distanco de la nesto, kaj movu ĝin ĉiutage pli proksimen, ĝis, fine, ĝi estas staranta nur du aŭ tri metrojn for de la nesto.

kaŝejo

Kiam vi estas preta fari la fotojn, estu certa, ke vi kunportas sufiĉe da filmo. (Vi certe fuŝos plurajn bildojn!) Vi bezonos ankaŭ notlibron kaj – amikon! Kiam vi estas sidanta komforte en la kaŝejo, la amiko formarŝas, kun bruo.

La birdo ne povas kalkuli: ĝi vidas, ke unu homo foriras, kaj ĝi ne suspektas, ke alia homo ankoraŭ restas en la kaŝejo. Ĝi do revenas al la nesto, kaj vi povos fari multajn belajn fotojn – se la fortuno favoras vin!


Rubriko: En via ĝardeno

PRINTEMPAJ TASKOJ

rokĝardeno

KONSTRUADO DE ROKĜARDENO

Laborema ĝardenamanto kaptos nun la okazon por konstrui rokĝardenon. Tia ĝardeno bonege utiligos negrandan spacon, kaj ĝiaj plantoj provizos tre kontentigan rezulton – kaj laŭ kvanto, kaj laŭ kvalito.

La bildo montras kiel kuŝigi la rokojn. Ne uzu tro da rokoj! Malmultaj sufiĉas. Inter belaj rokplantoj oni havas tre vastan elekton. Ili estas tre rampemaj, do necesas severi regi ilian kreskadon.

Multajn rokplantojn oni povas ankaŭ meti en potojn kaj starigi jen en pordejoj, jen en fenestroj, kie ili kreskos kaj floros eĉ dum la vintro.


Ekzerco 13.4

Traduku anglen.

  1. Por fotografi birdojn, oni bezonas nek altekostan aparaton, nek profesian lertecon.
  2. Nek la kvanto nek la kvalito estas kontentiga.
  3. La nesto devas esti aŭ sur tero aŭ sur akvo.
  4. Li estas aŭ tro prudenta, aŭ tro timema.
  5. Oni povas meti ilin aŭ en potojn aŭ en la ĝardenon.
  6. Ĝi estas kaj necesa kaj utila.
  7. Birdoj estas kaj suspektemaj kaj timemaj.
  8. La kaŝejo estas kaj simpla kaj malaltekosta.
  9. Oni povas starigi ilin jen en pordejo jen en fenestro.
  10. Vi sukcesos, ĉu vi estas profesia fotografisto, ĉu fuŝfotografisto.
  11. Ĉu birdoj estas tre suspektemaj kaj timemaj?
  12. Ĉu vi estas tre laborema?
  13. Ĉu rokplantoj estas tre rampemaj?
  14. Ĉu vi estas lernejestro?
  15. Aŭ poŝtestro?
  16. Ĉu la ĝardenestro invitis la anojn de nia ĝardenista klubo?

Ekzerco 13.5

Traduku esperanten.

  1. He is neither good nor bad.
  2. Neither near nor far.
  3. It is neither the door nor the window.
  4. You can choose either one or the other.
  5. The results are good, both in quantity and quality.
  6. Now she runs, now she walks.
  7. I do not know whether to go, or to stay.
  8. Who is the mayor?
  9. Do you know the headmaster?
  10. The kitten is very playful.
  11. He is very quarrelsome.
  12. He makes a mess of everything.

Ekzerco 13.6

Respondu:

  1. Ĉu necesas profesia lerteco por sukcese fotografi birdojn?
  2. Kian birdon elektos prudenta komencanto?
  3. Kial oni devus havi multe da filmo?
  4. Kion la birdo ne suspektas?
  5. Kian avantaĝon havas rokĝardeno se oni havas malgrandan ĝardenon?
  6. Ĉu oni bezonas multe da rokoj por fari rokĝardenon?
  7. Per kio oni apartigu la rokojn?
  8. Kial necesas severe regi la kreskadon de la rokplantoj?

Dialogo: La Kristnaskfesto

La familio Lang gastigas siajn parencojn je la Kristnaska tago. Ĉeestas la patrino de Klara (“Avino”); Marko kaj Dorina, frato kaj bofratino de Rikardo; kaj Junia kaj Stefano, fratino kaj bofrato de Klara. Ili estas finantaj la Kristnaskan tagmanĝon.

Ĉiuj iras en la salonon, kie ili trovas Andreon kaj Marian, kiuj rigardadas la bele ornamitan Kristnaskarbon, sub kiu estas amaso da bele volvitaj pakoj.

Ili daŭrigas la disdonadon, sed post du-tri minutoj Klara komencas aspekti iomete maltrankvila. Ŝi parolas mallaŭte al Rikardo.

Kelkaj personoj komencas ridi.

Ĉiuj ridas.

Demandoj

  1. Kio estas la parenceco inter Dorina kaj Rikardo?
  2. Kio estas la parenceco inter Avino kaj Rikardo?
  3. Kio estas la parenceco inter Avino kaj Andreo?
  4. Kian viandon oni manĝis je la Kristnaska tagmanĝo?
  5. Kion oni trinkis?
  6. Kiu elektis tion?
  7. Kiu proponas lavi la manĝilaron?
  8. Kion faras la infanoj dum la plenkreskuloj trinkas post la manĝo?
  9. Kiu unue suspektas, ke estas io stranga?
  10. Kial la patrino ne sendas la infanojn al la litoj?

Vortolisto

altekosta “highly-costing”: expensive
abonbileto season ticket
apart/a separate; particular; ~igi to separate
aplaŭd/i to applaud, clap
av/o grandfather; ~ino grandmother
bru/i to make a noise; ~o noise
daŭr/i to last, endure, continue [intr.]; ~igi to continue (something) [tr.]
donac/i to make a gift of, give, donate; ~o a present
elekt/i to choose, elect
erar/i to make a mistake, err; ~o mistake, error
etiked/o label, tag
fald/i to fold
fest/i to celebrate; ~o party, celebration
fulik/o coot (bird)
gast/o guest; ~igi to entertain, have guests
grund/o soil, earth
hum/o humus
kaŝ/i to hide (something)
klin/i to slope, tilt, incline (something)
konstru/i to build
kontentiga “making satisfied”: satisfactory
kovr/i to cover
Krist/o Christ; ~nasko Christmas
kvant/o quantity
laŭt/a loud; mal~a quiet
lert/a clever, skillful
manier/o way, manner
mansaketo handbag
meleagr/o a turkey; ~aĵo turkey (meat)
nep/o nephew
pak/i to pack; ~o packet, parcel
pardon/i to excuse, forgive; ~u! Excuse me!
pen/i to endeavor, try; ~o effort
pip/o (tobacco)-pipe
plen/a full; ~kreskulo grown-up, adult
pordejo doorway
ramp/i to crawl, creep
rav/i to delight; ~a delightful
ree again
rubrik/o heading; (newspaper) column
son/i to sound [intr.]; ~o sound
sufiĉ/a enough, sufficient; ~i to be enough, suffice
ŝerc/i to joke, jest; ~o a joke
ter/o earth, ground
tru/o hole; ~i punch, puncture
util/a useful
vast/a spacious, wide, vast
vin/o wine
virt/o virtue
volv/i to wrap, wind

Esprimoj

du-tri two or three
forta volo “a good mind (to)”
“fino bona, ĉio bona” “all’s well that ends well”