Ĉapitro 12: Kelkaj reklamoj

Active participles

We have seen how a noun can be made into an adjective by simply changing the ending -o to -a.

floro a flower
flora floral

But if we want to give some idea of action to the simple describing word, we use the fuller ending -anta.

floranta flowering, flourishing

floranta is the active present participle of the verb flori (“to flower, flourish”). It is active and present because it describes what something is doing at the present time.

Note that it still remains an adjective describing a noun, although it differs from an ordinary adjective in that it also suggests action.

The active past participle has the ending -inta, which means “having done (in the past)” the action indicated in the root.

ferminta having closed

You should notice the difference between this active past participle and the passive past participle which we met earlier.

ferminta having closed
fermita having been closed

(We’ll meet the rest of the passive participles in a later chapter.)

Now compare the meanings of these present and past active participles.

falanta falling
falinta fallen
   
fluganta flying
fluginta flown
   
kreskanta growing
kreskinta grown
   
mortanta dying
mortinta dead
   
pasanta passing
pasinta passed, past
   
pendanta hanging
pendinta hung, hanged
Mi vidis falantan arbon.
I saw a falling tree.
Li sidis sur falinta arbo.
He sat on a fallen tree.
Mi vidis mortantan muson.
I saw a dying mouse.
Ŝi trovis mortintan muson.
She found a dead mouse.
Rapide pasantaj tagoj
Quickly passing days
Ne parolu pri pasintaj jaroj.
Do not speak of past years.

Note: Like adjectives, the participles take -n and/or -j when required.

The perfect tenses

In order to emphasize that an action is finished and complete, we use in English the past participle with have/has/had to show the time. In Esperanto, we also use the past participle, but we use estas/estis/estos to show the time. These “compound” tenses (formed with the verb esti and a participle ending in -inta) are called perfect tenses, as follows.

The present perfect tense

mi estas falinta I have fallen
vi estas falinta you have fallen
li estas falinta he has fallen
ŝi estas falinta she has fallen
ĝi estas falinta it has fallen
ni estas falintaj we have fallen
vi estas falintaj you (plural) have fallen
ili estas falintaj they have fallen

This tense is rarely used, except for emphasis. Usually the simple past tense -is is used.

The past perfect (pluperfect) tense

mi estis falinta I had fallen
vi estis falinta you had fallen
li estis falinta he had fallen
ŝi estis falinta she had fallen
ĝi estis falinta it had fallen
ni estis falintaj we had fallen
vi estis falintaj you (plural) had fallen
ili estis falintaj they had fallen

The future perfect tense

mi estos falinta I will have fallen
vi estos falinta you will have fallen
li estos falinta he will have fallen
ŝi estos falinta she will have fallen
ĝi estos falinta it will have fallen
ni estos falintaj we will have fallen
vi estos falintaj you (plural) will have fallen
ili estos falintaj they will have fallen

Note 1: In such sentences, “have” is never translated by havi, which means “to have” in another sense (e.g., “to possess”, “to wear”).

Mi estas falinta = lit. I am having-fallen: I have fallen.

Note 2: The participle, like an adjective, takes -j if the subject is plural (ni estas falintaj).

-onta

There is also a third participle in Esperanto, not found in English. This is used to describe an action which has not yet started. It gives the idea of “going to” or “about to” (although unlike “about to”, it does not necessarily imply imminent action).

La viro ironta en la domon estas mia edzo.
The man about to go into the house is my husband.
 
La arbo estis falonta.
The tree was about to fall.
 
La fantomo estas aperonta.
The ghost is about to appear.
 
Mi iros en la venonta vintro.
I’ll go in the coming winter (about-to-come winter).
 
Estonta tempo.
Future time (about-to-be time).

participoj

Ekzerco 12.1

Traduku anglen.

  1. Mi vidis la kurantan knabon.
  2. La maljuna viro sidis kaj rigardis la pasantajn homojn.
  3. La knabino rigardis la falintan arbon.
  4. La politikisto alparolis la ĉeestantajn homojn.
  5. La enlitiĝantaj infanoj diris “bonan nokton” al siaj gepatroj.
  6. La viroj foriris de la falonta arbo.
  7. Mi esperas, ke la vetero estas varmiĝonta.
  8. Mi estis aŭdinta la novaĵojn.
  9. Je la dua horo Andreo estos fininta sian tagmanĝon.
  10. Mi estas lerninta multon el ĉi tiu libro.
  11. Ili estis ĝuintaj la feriojn.
  12. Maria estas kreskinta multe dum la jaro.
  13. Kiam vi alvenos, mi estos preparinta la tagmanĝon.
  14. Miaj gepatroj estis vizitintaj min la antaŭan tagon.

Ekzerco 12.2

Traduku esperanten. (Use compound verbs where possible.)

  1. I have bought a new jacket.
  2. At three o’clock he will have finished the task.
  3. At half past seven I was about to pack my clothes.
  4. I had long (longe) admired that writer (verk-).
  5. I was going to inform him about that, but I forgot.
  6. She will have decided that before tomorrow.
  7. I had announced it when he came in.
  8. The show (spektaklo) is going to last two hours.

Ekzerco 12.3

Make all nine possible combinations from the following table, and translate each into English.

Ŝi est is
as
os
lud inta
anta
onta

Participle-nouns

The participles can take the ending -o in place of -a. These nouns indicate “a person performing the action” (like English -er , -or).

ami to love
amanto lover
   
detrui to destroy
detruanto destroyer
   
helpi to help
helpanto helper
   
komenci to begin
komencanto beginner
   
krei to create
kreanto creator
   
legi to read
leganto reader
   
loĝi to live, dwell
loĝanto dweller, inhabitant
   
protekti to protect
protektanto protector
   
okupi to occupy
okupanto occupier, occupant
   
venki to conquer
venkanto conqueror, victor
   
vendi to sell
vendanto seller, vendor

This is how Esperanto got its name! Dr. Zamenhof, to avoid “tying” the language to himself, adopted the pseudonym Doktoro Esperanto from the verb esperi = “to hope”.)

Note also that the past and future participles can take the ending -o.

posedi to possess
posedinto one who has possessed, ex-owner
   
korespondi to correspond
korespondinto one who has corresponded, ex-correspondent
   
konduki to conduct
kondukonto one who is going to conduct, conductor
   
vojaĝi to travel
vojaĝonto one who is going to travel

Comparison with ju… des…

The expression the (more/less) … the (more/less), used in the comparison between two acts or states, is translated by ju (pli/malpli) … des (pli/malpli).

Ju pli vi rigardos ĝin, des pli vi ŝatos ĝin.
The more you look at it, the more you will like it.
Ju pli rapide, des pli bone.
The quicker, the better.
Ju pli mi legas ĝin, des malpli mi komprenas ĝin.
The more I read it, the less I understand it.
Ju malpli mi laboras, des malpli mi volas labori.
The less I work, the less I want to work.

Occasionally des pli is used by itself, in the sense of “all the more”, “so much the more”.

Mi kuris des pli rapide.
I ran all the quicker.
Des pli bone.
So much the better.

ajn: “any” or “-ever”

The word ajn is used to give a generalizing sense to the expression. Placed after a correlative beginning with ki-, it corresponds to the English -ever.

kiu ajn whoever, whichever
kie ajn wherever
kio ajn whatever
kiam ajn whenever
kia ajn whatever kind of
kiom ajn however much
Li atendu, kiu ajn li estas.
Let him wait, whoever he is.
Kion ajn vi trovas, vi rajtas reteni.
Whatever you find, you may keep.
Mi iros, kia ajn estos la vetero.
I’ll go, whatever the weather is like.
Li sidas, kie ajn li volas.
He sits wherever he wants.
Kiam ajn li venos, li estos bonvena.
Whenever he comes, he will be welcome.

When ajn is used with a correlative beginning with i-, it is usually translated by “any (at all, whatever)”.

iu ajn any(one)
ie ajn anywhere
io ajn anything
iam ajn any time
ia ajn any kind of
iom ajn any amount
Mi ne konis iun ajn en la ĉambro.
I didn’t know anyone (at all) in the room.
Donu al mi ion ajn por trinki.
Give me anything (at all) to drink.
Mi estas preta iri en ia ajn vetero.
I’m read to go in any kind of weather.
Li povas dormi ie ajn.
He can sleep anywhere.

Affixes

-il

The suffix -il denotes an instrument by which the action expressed in the root is carried out.

tranĉi to cut
tranĉilo knife
   
ŝlosi to lock
ŝlosilo key
   
kombi to comb
kombilo a comb
   
boligas boils (something)
boligilo boiler, kettle
   
kuiri to cook
kuirilo cooking utensil
   
flugi to fly
flugilo wing
   
aviado aviation
aviadilo aircraft, plane

ek-

The prefix ek- denotes the beginning of an action, or shows that the action is just momentary.

vidi to see
ekvidi to catch sight of
   
iri to go
ekiri to set off, start
   
dormi to sleep
ekdormi to fall asleep
   
bruli to burn, be on fire
ekbruli to catch fire
   
posedi to possess
ekposedi to take possession of
   
flugi to fly
ekflugi to take flight
   
brili to shine
ekbrili to flash
   
rigardi to look (at)
ekrigardi to glance (at)
   
scii to know
ekscii to find out

Teksto: Kelkaj reklamoj

aviadilo

Komercistoj, turistoj, kaj ĉiuj vojaĝontoj!

Uzu aviadil-servojn FULMO! Per niaj “flugantaj busoj”, kiuj ekflugas je ĉiu horo, vi atingos iun ajn parton de la mondo, plej rapide kaj komforte, je minimuma kosto.

Kun plezuro ni aranĝos ankaŭ vian eksterlandan ferion en la venonta somero. Ni garantias, ke ĉiu el niaj multaj vojaĝoplanoj nepre plaĉos al vi!

AVIADILSERVO FULMO


mebloj Eleganta meblaro por la manĝoĉambro kun kvar seĝoj kaj du pladoj.

NOVAJ GEEDZOJ!

Baldaŭ vi ekposedos vian hejmon, kaj estas aĉetontaj meblaron. Pripensu tion: Ĝi estas akompanonta vin dum multaj jaroj! Do: ne oferu la avantaĝojn de longa spertado por ŝpari iom da mono. Niaj spertegaj laboristoj konas nur unu kvaliton: la PLEJ BONAN! Ju pli vi rigardos iun ajn meblon el nia fabriko, des pli vi ŝatos ĝin.

Ni invitas vin kontroli tion per la propraj okuloj – vizitu nian magazenon!

MEBLISTO IDEALHEJMO


sportoj

SPORTISTOJ!

Kiuj sportoj interesas vin?

Ĉu teniso? biciklado? naĝado? subakva naĝado? akvoskiado? velado? montgrimpado? skiado? rajdado?

Kian ajn sporton vi preferas, ne aĉetu viajn novajn vestojn aŭ ekipaĵon sen konsulti nin! Ni havas ampleksan stokon de vestoj kaj ekipaĵo por ĉiuj el ili.

VI NOMU ĜIN — NI HAVAS ĜIN!

SPORTEKIPO: LONDONO NOVJORKO TOKIO


iloj

ELEKTRO: via silenta HELPANTO

Ĉiu bezonas elektron en la hejmo. Sed ĉu vi jam ekspluatas ĉiujn ĝiajn eblecojn? Ni havas grandajn stokojn de ĉiaj elektraj aparatoj je malaltaj prezoj!

  • boligiloj
  • gladiloj
  • boriloj
  • kuirfornoj
  • mikro-ondaj fornoj
  • fridujoj
  • frostigiloj
  • harar-sekigiloj
  • komputiloj
  • lavmaŝinoj
  • manĝilarlaviloj
  • panrostiloj
  • miksiloj
  • televidiloj
  • raziloj
  • sekigiloj (agitaj kaj centrifugaj)
  • polvosuĉiloj
  • varmigiloj ĉiuspecaj

Nia firmao estas kreskinta el unu simpla butiko; ni nun havas 128 butikojn tra la tuta lando. Ni staros ĉiam je via servo en venontaj jaroj, kiel en la pasintaj.

FIRMAO APARATOMONDO



Ekzerco 12.4

Traduku anglen.

  1. Per niaj “flugantaj busoj” vi atingos iun ajn parton de la mondo.
  2. En la venonta somero ni aranĝos viajn eksterlandajn feriojn.
  3. Ĉu vi estas aĉetonta meblaron?
  4. Ju pli vi rigardos iun ajn meblon el nia fabriko, des pli vi ŝatos ĝin.
  5. Ĉu vi havas elektran gladilon?
  6. Ĉu vi havas elektran lavmaŝinon?
  7. En kiu ĉambro troviĝas via kuirforno?
  8. Ĉu via aŭto estas elektra?
  9. Nia firmao estas kreskinta el unu simpla butiko.
  10. Ni staros ĉiam je via servo en venontaj jaroj, kiel en la pasintaj.
  11. Ju pli vi uzos niajn servojn, des pli da mono vi ŝparos.
  12. Ju pli rapide vi veturos, des pli bone.
  13. Baldaŭ ni ekposedos novan domon.
  14. Ni ekiris frue por atingi la butikon.

Ekzerco 12.5

Traduku esperanten.

  1. The plane has flown northwards.
  2. Our business is growing very quickly.
  3. It has grown from a small shop.
  4. We are at your service as in past years.
  5. I have seen your store.
  6. We had already bought our furniture.
  7. He was about to travel to Germany.
  8. She set off early.
  9. What will you do in the coming winter?
  10. The more I look at it, the less I like it.
  11. Where is the key?
  12. Do you have (possess) a knife?
  13. I don’t have a comb.
  14. He passed in front of the woman without a glance.

Ekzerco 12.6

Complete the following sentences by filling in the missing endings. Endings can be one, two or three letters, but there is only one correct ending in each case.

  1. Hieraŭ ni ekvetur— al Italujo por ni— ferioj.
  2. Mi vizitis butik— por aĉet— jup—, sed vid— bel— rob— kiu tre plaĉ— al mi.
  3. Help— mi—, mi petas. Bonvol— ne forir—!
  4. Kiam mi iris en la kuirej— mi vid— mi— du fratin—.
  5. Rigardu ti— falint— arb—!

Dialogo: Venontjaraj ferioj

Klara kaj Rikardo vespermanĝas.

(Pli malfrue en la vespero.)

  1. Belurbo – a fictitious town
  2. Informo is really a piece of information, hence the plural in this case.

Demandoj

  1. Kial Rikardo ne tuj legas la leteron?
  2. Kion demandas Chantal kaj Marteno en la letero?
  3. Kiam kaj kie okazas la Universala Kongreso de Esperanto?
  4. Ĉu ili konsistas nur el kunvenoj?
  5. Pri kio Klara kaj Rikardo dubas?
  6. Kial Klara kaj Rikardo ne iras kune al la Esperantogrupo?
  7. En kio la infanoj povas partopreni?
  8. Kie la Infanaj Kongresetoj kutime okazas?
  9. Kiel la infanoj dividiĝas?
  10. Ĉu oni organizas ilin en naciajn grupojn?

Vortolisto

ag/i to act; ~ado action, activity
ampleks/o extent, range; ~a extensive
aparat/o apparatus, equipment, device
ating/i to attain, reach, achieve
bor/i to drill, bore; ~ilo a drill (tool)
bol/i to boil [intr.]; ~igi to boil (something); ~igilo kettle
brun/a brown
dub/i to doubt, be doubtful
ekip/i to equip; ~aĵo equipment
ekspluat/i to exploit
enu/i to feel bored; ~igi to bore (someone)
fabrik/o factory; ~i to manufacture
firma/o (business) firm, company
forn/o furnace, stove, oven
frost/o frost; ~i to freeze; ~igilo, ~ujo freezer
fulm/o lightning
glad/i to iron (clothes)
grimp/i to climb [intr.]
gvid/i to guide, lead
har/o a hair; ~aro, ~oj the hair (of head, etc.)
indik/i to indicate
intenc/i to intend
komerc/i to trade, do business; ~o commerce, business; ~isto businessman/woman
kontrol/i to check, examine, audit, verify (not control)
kudr/i to sew
kuir/i to cook; ~forno (cooking) stove
kvalit/o quality
magazen/o store, large shop
manĝ/i to eat; ~ilaro crockery, dishes
mar/o sea; ~bordo coast, seaside
mem oneself, itself, themselves, etc.
mikro/ micro-; ~onda microwave
naĝ/i to swim
nepre without fail, absolutely; ~a essential, indispensable
nom/o name; ~e namely
ofer/i to sacrifice (not offer)
okul/o eye
ond/o wave
pan/o bread; ~rostilo toaster
pantalon/o pair of pants (note: singular)
part/o part, share; ~opreni to take part
pas/i to pass (by/through) [intr.]; ~igi to spend (time)
plad/o dish, platter; course
polv/o dust; ~osuĉilo vacuum-cleaner
poŝ/o pocket
pren/i to take; parto~i to take part
prez/o price
proksim/a near; mal~a distant; ~ume approximately
radio/ radio; ~ricevilo a radio (reciever)
rajd/i to ride (horse, cycle, etc.)
rajt/o a right; ~i to be entitled to
rakont/i to tell (a story), narrate; ~o story, account
raz/i to shave
reklam/o advertisement; ~i to advertise
ricev/i to recieve, obtain
rob/o dress, robe
ruĝ/a red
sek/a dry; ~igilo a dryer; agita ~igilo tumble dryer; centrifuga ~igilo spin-dryer
sci/i to know (a fact; how to); ~voli to wonder (want to know)
spert/i to experience
suĉ/i to suck
ŝanc/o chance (of success); bon~a lucky
ŝat/i to appreciate, think highly of
ŝlos/i to lock
ŝpar/i to save; mal~i to waste
taŭg/i to be suitable (for), be of use; ~a suitable
vel/i to sail; ~ado sailing
vic/o row, line; (someone’s) turn
zorg/i to care for; be concerned over; be anxious about; pri~i to look after; take care of

Esprimoj

laŭeble as far as possible
toleri la elspezon de to afford
Ĉu mi rajtas? May I?