Ĉapitro 9: Notoj pri la naturo

Comparison

We can use adjectives to express comparative and superlative “degrees” of comparison. In English we often add the endings -er and -est onto a base form:

Base form tall
Comparative taller
Superlative tallest

When the base is longer, we often use more and most:

Base form beautiful
Comparative more beautiful
Superlative most beautiful

And a few adjectives in English have very irregular forms:

Base form good
Comparative better
Superlative best

In Esperanto, comparative adjectives always follow the same pattern. They are formed using the words pli (“more”) and plej (“most”):

Base form alta bela bona
Comparative pli alta pli bela pli bona
Superlative plej alta plej bela plej bona

Some examples:

Mi havas pli bonan ideon.
I have a better idea.
Everest estas la plej alta monto.
Everest is the tallest mountain.
Tiu floro estas la plej bela.
That flower is the most beautiful.
Li estas mia plej bona amiko.
He is my best friend.

When making comparatives with pli, we can use ol to translate than:

Tiu floro estas pli bela ol rozo.
That flower is more beautiful than a rose.
Li estas pli alta ol vi.
He is taller than you.
Tiu libro estas pli bona ol ĉi tiu.
That book is better than this one.

And when making superlatives with plej, we can use el to translate of in the sense “out of a group”:

Mi havas tri el la plej belaj floroj.
I have three of the most beautiful flowers.
Li estas la plej alta el la fratoj.
He is the tallest of the brothers.
Jen la plej bona el miaj libroj.
Here is the best (one) of my books.

Adverbs are compared in the same way:

alte highly
pli alte more highly
plej alte most highly
   
bele beautifully
pli bele more beautifully
plej bele most beautifully
   
bone well
pli bone better
plej bone best

Some examples:

Ŝi kantas plej bele.
She sings most beautifully.
Li faris ĝin pli bone ol vi.
He did it better than you.

Word order

Word order in Esperanto is usually similar to English: Subject-Verb-Object (SVO). To emphasize the object or some other part of the sentence, however, the word order is sometimes changed:

La viron mi ne konas, sed mi konas lian amikon.
The man I don’t know, but I know his friend.
Al infanoj mi ne donas monon.
To children I don’t give money.

Note also that sentences never end with a preposition, as they sometimes do in English:

Kun kiu vi korespondas?
With whom do you correspond? (Who do you correspond with?)
Pri kio vi parolas?
About what are you talking? (What are you talking about?)

In negative sentences, ne usually stands before the verb, but it may be placed before another word for emphasis:

Mi ne skribis leteron.
I did not write a letter.
Ne mi skribis leteron.
It was not I who wrote a letter (but someone else).
Mi skribis ne leteron, sed poŝtkarton.
It wasn’t a letter I wrote, but a postcard.

Ekzerco 9.1

Traduku anglen.

  1. Li estas pli afabla ol ŝi.
  2. Mia frato estas pli alta ol mi.
  3. Li estas la plej alta el la familio.
  4. Andreo iras al la lito pli frue ol Maria.
  5. Tigro estas pli danĝera ol kato.
  6. Tiu libro estas plej interesa.
  7. Stefano estas la plej inteligenta el tiuj tri knaboj.
  8. Trajno veturas pli rapide ol buso.
  9. Mi esperas, ke vi estas pli sana nun.
  10. Kiu estas la plej rekta vojo al la urbocentro?
  11. Ŝi kantas la plej bele el ĉiuj la knabinoj.
  12. Kun kiu vi vizitis Londonon?
  13. En kiu ĉambro vi manĝas?
  14. Mi ne scias, pri kio vi parolas.

Ekzerco 9.2

Match the answers to the questions.

Questions

1. Kiu estas la plej granda urbo en Anglujo?
2. Kun kiu ŝi venis al via domo?
3. Kiu estas la plej granda knabo el viaj fratoj?
4. En kiu ĉambro vi dormas?
5. Ĉu via frato estas pli alta ol vi?
6. Ĉu vi dormas en la kuirejo?
7. Sur kio vi sidis dum vi parolis?
8. Ĉu via frato estas pli bela ol vi?
9. Ĉu via fratino estas pli juna ol vi?
10. Kiu estas pli juna ol vi?

Answers

a. Ne, li ne estas pli bela.
b. Ne, mi dormas en mia dormoĉambro.
c. Jes, ŝi estas pli juna ol mi.
ĉ. Londono estas la plej granda urbo en Anglujo.
d. Mi dormas en mia dormoĉambro.
e. Ŝi venis kun s-ro Smith.
f. Mia fratino estas pli juna ol mi.
g. Mi sidis sur seĝo.
ĝ. Mia frato Andreo estas la plej granda knabo.
h. Ne, mi estas pli alta ol li.

Ekzerco 9.3

Traduku Esperanten.

  1. Our house is smaller than yours.
  2. That boy is the most handsome in the class, but he is not the happiest.
  3. I am stronger than my brother because he is younger than I.
  4. That street is wider than this one.
  5. It is the widest street in the town.
  6. Which is the most direct (straightest) way to the town hall?
  7. Andreo was ill yesterday, but he is better now.
  8. Who was the most famous English poet?
  9. What are you talking about?
  10. Which town are you going to?
  11. Who did you come with?
  12. I came with my older sister.

Suffixes

The suffix -ad expresses a continuation or constant repetition of an action. In the noun form it equals the English -ing:

pafas shoots
pafado a firing
   
legas reads
legado reading (the process)
   
iras goes
iradas keeps on going
   
kantas sings
kantado singing (the act)
   
uzas uses
uzado usage
   
dancas dances
dancado dancing

It is also used with the names of some instruments to name their action:

martelo a hammer
martelado hammering
   
broso a brush
brosado brushing
   
krono a crown
kronado crowning

-ar

The suffix -ar is used to denote a collection of the persons or objects indicated by the root:

kampo field
kamparo countryside
   
monto mountain
montaro a mountain range
   
arbo tree
arbaro a wood, forest
   
ŝafo a sheep
ŝafaro a flock of sheep
   
homo a human
homaro humankind
   
hirundo a swallow
hirundaro a flight of swallows
   
birdo bird
birdaro a flock of birds

-ebl

The suffix -ebl is used to denote possibility (like -able, -ible):

komprenas understands
komprenebla understandable
   
movas moves
movebla moveable
   
legas reads
legebla readable
   
vidas sees
videbla visible
   
sentas feels, has a sense of
sentebla perceptible
   
kredas believes
kredebla believable
   
kalkulas calculates, counts
kakulebla calculable, countable

-ind

The suffix -ind is used to denote worthiness, merit, deserving of something:

amas loves
aminda loveable (deserving of love)
   
faras does
farinda worth doing
   
laŭdas praises
laŭdinda praiseworthy
   
miras marvel, be surprised at
mirinda marvelous, wonderful, astonishing
   
rimarkas notice, remark, observe
rimarkinda remarkable, worth noticing
   
vizitas visits
vizitinda worth visiting

-id

The suffix -id is used to denote the young or offspring of:

ŝafo sheep
ŝafido lamb
   
koko chicken
kokido chick
   
kato cat
katido kitten
   
hundo dog
hundido puppy
   
bovo bovine, ox
bovido calf
   
leono lion
leonido lion-cub

Teksto: Notoj pri la naturo

Pri la birdmigrado

Birdmigrado

La unuaj krokusoj jam estas videblaj; sur la kampoj, ŝafidoj kaj bovidoj saltas. Printempo estas sentebla en la aero. Baldaŭ ni atendas la revenon de la migraj birdoj.

La migrado estas plej mirinda fenomeno, kiun ni ankoraŭ ne perfekte komprenas. Ni pensu pri la hirundo. Kredeble vi scias, ke la hirundaro flugas en aŭtuno al Afriko; sed ĉu vi scias, al kiu parto de Afriko? Ne al la nordo, sed al Suda Afriko, al la ĉirkaŭaĵo de Johannesburg!

Tiu birdeto, do, flugas 6 500 mejlojn en la aŭtuno, kaj denove 6 500 mejlojn en la frua printempo! Sed eĉ pli kurioza estas la reveno al Eŭropo. Ili revenas ne nur al la sama lando, ne nur al al sama parto de la lando, sed al la sama bienodomo en la sama vilaĝo, kie ili vivis dum la antaŭa somero! Kaj ili venas tre akurate. La mapo montras kiel ili, tago post tago, flugas trans Eŭropon al Britujo kaj Skandinavio.

Alia rimarkinda fakto estas, ke la pli junaj birdoj ofte flugas antaŭ la pli aĝaj – sur vojo, do, kiun ili tute ne konas, kaj al celo 6 500 mejlojn for.

Eble pli mirinda estas marbirdo kun la nomo Arkta Marhirundo, kvankam ĝi vere ne estas hirundo (anglalingve: Arctic Tern), kiu vivas dum nia somero en la arkta regiono, kaj dum nia vintro en la Antarktio! Tiu birdo, do, preskaŭ neniam konas la nokton; por ĝi, preskaŭ ĉiam estas tage.

Pri ŝtataj parkoj

Ŝafoj en Snowdonia En la ŝtatparko de Nord-Kimrujo: ŝafaro, kun ŝafidoj, antaŭ la alta montaro Snowdonia.

La ideo pri ŝtatparkoj venas al ni el Usono. La plej rimarkinda el la pioniraj ŝtatparkoj estas tiu de Yellowstone (= “Flava Ŝtono”) en Wyoming, kiu estas publika parkego jam de 1872, kaj enhavas pli ol 3 800 kvadratmejlojn. (Tio signifas, ke ĝi estas duone tiel granda, kiel la tuta lando Kimrujo.) Ĝi estas fama pro belegaj pejzaĝoj kaj pro varmegaj akvofontoj.

En multaj landoj nun ekzistas similaj naturparkoj, en kiuj la bestaro kaj birdaro ricevas protektadon. Ekzemple, en Sud-Afriko la grandega ŝtatparko Kruger, tra kiu homoj veturas laŭ vojoj, apud kiuj ludas leonoj, ĝirafoj kaj elefantoj.

Al ni en Britujo mankas leonoj, escepte de en zoologiaj ĝardenoj kaj tiel-nomataj “safari-parkoj”, sed ankaŭ ni havas jam niajn ŝtatparkojn – danke al longa laborado kaj klopodado de multaj entuziasmuloj. Du el la plej grandaj estas tiuj de Norda Kimrujo kaj de la Laga Regiono. Tiuj parkoj donas, kaj ĉiam donos, nekalkuleblan plezuron al la brita popolo kaj al eksterlandanoj kiuj vizitas nin. Ili konservos por ĉiam la plej belajn regionojn de nia lando; en ili ni ĉiam libere studos la naturon, kaj ĝuos ripozon en belegaj ĉirkaŭaĵoj.


Ekzerco 9.4

Traduku anglen.

  1. Ĉu bovido estas pli granda ol ŝafido?
  2. Oni vidas pli da ŝafidoj kaj bovidoj dum la printempo ol dum la aŭtuno.
  3. Oni ofte vidas florojn en la kamparo dum somero.
  4. En niaj ŝtatparkoj oni ne vidas leonojn, ĝirafojn kaj elefantojn.
  5. Juna leono estas leonido.
  6. Kiuj floroj estas videblaj frue en printempo?
  7. Kio estas rimarkinda pri la migrado de la hirundoj?
  8. En aŭtuno la hirundoj flugas de Britujo ĝis Suda Afriko.
  9. Ĉu plaĉas al vi promeni tra arbaro?
  10. Jes, arbaroj ofte estas vizitindaj.
  11. La dancado ne tre plaĉas al mi; mi preferas la kantadon.
  12. La ŝtatparkoj estas ĉiam vidindaj.
  13. Ili donas nekalkuleblan plezuron al ĉiuj, kiuj vizitas ilin.
  14. La ŝtatparkoj de Britujo donas plezuron ne nur al la brita popolo, sed ankaŭ al tiuj eksterlandanoj, kiuj vizitas ilin.

Ekzerco 9.5

Traduku esperanten.

  1. What do you know about bird migration?1
  2. Which is taller, a puppy or a kitten?
  3. You don’t see herds of elephants in this country.
  4. Flocks of swallows migrate in autumn.
  5. The national park is a praiseworthy idea.
  6. What is noteworthy about the national park in Wyoming?
  7. Is the Kruger national park2 the biggest in the world?
  8. I don’t know, but I know that two of the biggest in Britain are those of North Wales and the Lake District.
  9. The arctic tern migrates from the Arctic to the Antarctic.

Notes

  1. la birdmigrado bird migration; la kantado singing; la dancado dancing. The word la is often used (but not translated) when a noun is used in a general sense: Mi amas la hundojn I like dogs.
  2. La ŝtatparko Kruger. “Kruger” is the name of the park.

Ekzerco 9.6

Ĉu vera aŭ malvera?

  1. Oni jam plene komprenas la fenomenon de la birdmigrado.
  2. La hirundo migras printempe de Suda Afriko.
  3. La pli junaj birdoj ofte flugas antaŭ la pli aĝaj.
  4. La ŝtatparko de Yellowstone estas publika parkego jam de la jaro mil okcent sesdek du.
  5. Ĝi estas tiel granda kiel la tuta lando Kimrujo.
  6. Ĝi estas fama pro varmegaj akvofontoj.
  7. En malmultaj landoj ekzistas similaj naturparkoj.
  8. La Nord-Kimruja ŝtatparko estas unu el la plej grandaj en Britujo.
  9. Ĝi estas tiel granda kiel la ŝtatparko de Yellowstone.
  10. La ŝtatparkoj konservas por ĉiam la plej belajn regionojn de Britujo.

Dialogo: En la Kastelo Grésillon (Grezijono)

La matenon post la alveno al Grezijono. La familio jam matenmanĝis.

(Franco, Robert Chabot, alproksimiĝas al ili.)

(Post aniĝo al la kursoj, Rikardo kaj Klara promenas kun Roberto tra arbaro al Baugé, kaj post kafo tie, vizitas muzeon en la Kastelo de Baugé. Kiam ili estas pretaj eliri, la kuratoro parolas al ili.)

Notes

  1. In a phrase such as I have been here for a week, implying “and still am”, Esperanto uses the present tense: I have been learning Esperanto for six months. Mi lernas Esperanton dum ses monatoj.

Demandoj

  1. Kial Klara sentas sin kvazaŭ hejme?
  2. Kial Andreo ĉeestos la kurson por geknaboj?
  3. El kiuj landoj venas la geamikoj de Andreo kaj Maria?
  4. Kial Klara provos la kurson pri makramo?
  5. Kiuj akompanas Roberton al Baugé?
  6. Tra kio ili promenas?
  7. Kion ili unue vizitas tie?
  8. Kiu rekomendas viziton al la apoteko?
  9. Kial la apoteko ne vendas medikamentojn?
  10. Kiu jam vizitis ĝin?

Vortolisto

aĝ/o age
akompan/i to accompany
al’portas (see port/i)
al’venas (see ven/i)
an (suffix, see lesson); ~iĝi to join
Antarktio the Antarctic
Arkto the Arctic
bezon/i to need; ~o a need
bien/o a farm; ~odomo a farmhouse
cel/o an aim, goal, destination
ĉe’estas is at, attends
ĉirkaŭ around; ~aĵoj surroundings
dank/i to thank; ~o gratitude; ~on! thank you!; ~e al thanks to
en’havas contains
escept/i to leave out; ~o an exception; ~e de with the exception of
apotek/o pharmacy
flav/a yellow
font/o a spring, source
hirund/o a swallow
instru/i to teach; ~isto teacher
jar/o a year; ~cento a century
kimr/o a Welsh person; ~ujo Wales
klopod/i to take steps to, endeavor
konserv/i to preserve
kred/i to believe
kurator/o curator, guardian
kurioz/a curious, quaint
kvadrat/o a square; ~mejlo square mile
kvazaŭ as if, as though
makram/o macramé (knotted thread-work)
migr/i to migrate
ol than
permes/i to permit, allow
port/i to carry; al~i to bring
prav/a right (in an opinion, guess, etc.); ~i to be right
prov/i to try out, test
sekur/a safe, secure
signif/i to mean; Kion signifas…? What does … mean?
ŝtat/o state/nation; ~parko state/national park
tra through
tut/a entire, whole; ~e completely; ne ~e not entirely; ~e ne not at all
ven/i to come; al~i to arrive
vend/i to sell
viv/i to live, be alive
volont/e willingly, would like to

Esprimoj:

ĉu ne? haven’t they? isn’t it? don’t we? etc.
ĉu vere? really?
devas vidi must see
mi esperas, ke jes I hope so
pli aĝa older
se jes if so
se ne if not
tago post tago day after day
tiel-nomata (t.n.) so-called