Ĉapitro 7: La veterprognozo

Impersonal verbs

In English sentences like It is old or It is beautiful, the word “it” stands for some specific noun (e.g. a house, a book, etc.) But sometimes the “it” doesn’t stand for anything in particular, as in It is raining. The “it” in this sentence is just a grammatical placeholder — sort of an artificial subject. In Esperanto we simply omit it: It is raining = Pluvas.

When verbs are used without a subject, they’re called impersonal verbs:

Pluvas. It is raining.
Pluvis. It was raining.
Pluvos. It is going to rain.
Neĝas. It is snowing.
Frostas. It is freezing.
Hajlas. It is hailing.

You can make these sentences into negatives or questions by placing ne or ĉu in front of them:

Ne neĝis. It wasn’t snowing.
Ĉu pluvos? Is it going to rain?

In the same way, we can say:

Estas varme. It is warm.
Estas malvarme. It is cold.
Estas sune. It’s sunny.
Estas bele. It’s beautiful.

But note: because there’s no subject, estas is followed by an adverb (varme, malvarme, sune, bele) instead of an adjective. Normally, if a sentence has a subject, we use an adjective to describe the subject:

Fajro estas varma.

When a sentence lacks a subject, however, we use an adverb to describe the verb:

Estas varme.

The pronoun oni

When we’re not referring to any person in particular, we use the indefinite pronoun oni, which is similar to the English one:

Oni ripetas, kion oni legas. One repeats what one reads.

In English we also use they, it or even you to convey the same idea, depending on the sentence:

Oni diras, ke vi estas malfeliĉa. They say that you’re unhappy.
Oni diras, ke vi estas riĉa. It is said that you are rich.
Kiam oni estas riĉa, oni baldaŭ trovas amikojn. When you are rich, you soon find friends.
Li estas tiel malgranda, ke oni ne rimarkas lin. He is so small that you don’t notice him.

Correlatives

ĉi- words

We’ve already seen correlative words beginning with ki- and ti-. The ki- words generally express “what+something”, and the ti- words generally express “that+something”. For example:

kio what (thing)   tio that thing
kiu who (which one/person)   tiu that one/person
kia what kind   tia that kind; such
kie where (what place)   tie there; that place
kiel how (what manner/way)   tiel that manner/way
kial why (what reason)   tial therefore; for that reason

In the same way, the ĉi- words express “all” or “every”, and the ending tells us whether the word refers to a person, place, thing, etc.:

ĉio everything
ĉiu every person (everybody, everyone)
ĉia every kind
ĉie everywhere
ĉiel in every way
ĉial for every reason

neni- words

Just as the ĉi- words express “all” or “every”, neni- words express “no” plus the appropriate ending:

nenio nothing
neniu nobody; no one
nenia no kind of
nenie nowhere
neniel in no way
nenial for no reason

Ekzerco 7.1

Traduku anglen.

  1. Ĉu neĝas hodiaŭ?
  2. Ĉu pluvis hieraŭ?
  3. Ne, hieraŭ ne pluvis, sed eble pluvos hodiaŭ.
  4. Kia estas la vetero nun?
  5. Estas sune, kaj la ĉielo estas blua, sed ne estas varme.
  6. Oni diras, ke Esperanto similas la italan lingvon.
  7. Se oni havas feriojn, oni deziras havi belan veteron.
  8. Ĉiu scias, ke Svislando estas monta lando.
  9. Ĉu vi ricevis leteron hodiaŭ?
  10. Ne, neniu en la familio ricevis leteron hodiaŭ, sed mi ricevis unu hieraŭ de mia frato.
  11. Kio estas en ĉi tiu tirkesto?
  12. Estas nenio en ĝi; ĝi estas malplena.
  13. Mi ĵus rigardis en ĝin, sed mi vidis nenion.
  14. Kio estas en la rubujo?
  15. Tio ne estas malplena; estas rubo en ĝi.

Ekzerco 7.2

Traduku esperanten.

  1. This cupboard is full of all-kinds-of books.
  2. Where did you go (to) yesterday?
  3. I went (to) nowhere; I stayed at home.
  4. I have just received a letter from my sister.
  5. She says (that) it is very cold there.
  6. It is cold everywhere today.
  7. It-is-freezing.
  8. They say (that) it-is-going-to-snow.
  9. Where was it raining yesterday?
  10. Everywhere!
  11. If it is sunny, everybody is pleased.
  12. Do you have a purse? What is in it?
  13. There is nothing in it; it is empty.
  14. Every room in the house is at your disposal.
  15. Thank you! You are a good friend.

Ekzerco 7.3

Using one correlative word for each of the following phrases, translate into Esperanto.

  1. What?
  2. Where?
  3. In what manner?
  4. That person.
  5. There.
  6. Therefore.
  7. Everyone.
  8. Every kind of.
  9. Nobody.
  10. For no reason.
  11. What kind of?
  12. In that place.
  13. Everywhere.
  14. (In) no way!
  15. Who?
  16. Why?
  17. That kind of.
  18. For that reason.
  19. Nowhere.
  20. Like that.
  21. Such a …
  22. Which one?
  23. How?
  24. What a …!
  25. That one.
  26. Every one.
  27. Nothing.
  28. For what reason?
  29. In that way.
  30. Everybody.
  31. In every way.
  32. No one.
  33. Everything.
  34. For every reason.

More about adverbs

Esperanto is rich in adverbs; any root can be made into an adverb with the -e ending, provided the result makes sense. As a result, adverbs are more widely used in Esperanto than in English, and we can often use them to express ideas that require two or three words in English.

Generally speaking, we can use an adverb in Esperanto where we’d use a preposition and noun in English:

Li parolas saĝe. He speaks wisely (with wisdom).
Mi dormas nokte. I sleep at (during the) night.
Li laboras tage. He works by (during the) day.
matene in the morning
vespere in the evening
fakte in fact; as a matter of fact
cetere as for the rest; moreover
ekzemple for example

Days, months, etc.

La tagoj de la semajno (the days of the week):

lundo Monday
mardo Tuesday
merkredo Wednesday
ĵaŭdo Thursday
vendredo Friday
sabato Saturday
dimanĉo Sunday

The days of the week are not considered proper names in Esperanto, so they are usually not capitalized.

La monatoj de la jaro (the months of the year)

Januaro January
Februaro February
Marto March
Aprilo April
Majo May
Junio June
Julio July
Aŭgusto August
Septembro September
Oktobro October
Novembro November
Decembro December

The months are considered proper names in Esperanto, so they are usually capitalized like they are in English.

Further uses of -n

In the last chapter we saw that -n can used to express motion toward a place. This -n can be thought of as replacing the preposition al:

La kato saltas al sur la tablo. = La kato saltas sur la tablon.
La viro iras al en la domo. = La viro iras en la domon.

In fact, -n can sometimes be used in place of other prepositions. Some common uses:

Time

Mi iros lundon. = Mi iros je lundo. I will go (on) Monday.
Mi atendos semajnon. = Mi atendos dum semajno. I will wait (for) a week.

Note that lundon means “on Monday” — a single day. If we wish to indicate repetition we need to use the adverb form: lunde = “on Mondays”.

Mi iris lundon, kvankam kutime mi iras marde. I went on Monday, although I usually go on Tuesdays.

In accordance with this use of -n, when writing the date (at the top of a letter, for instance), we write: Dimanĉon, la duan (2-an) de Marto, or simply La 2-an de Marto.

Weights and Measures

Here again we can use -n to replace a preposition, making the sentence more concise:

La monto estas mil metrojn alta.
(La monto estas alta je mil metroj.)
The mountain is a thousand meters high.
La pakaĵo pezas du kilogramojn.
(… je/ĝis du kilogramoj)
The package weighs two kilograms.

If -n is already used to show the object of the sentence, the use of another -n for time or measure can be confusing. In that case, put the expression of time or measure first, or just use a preposition. Instead of Mi atendis lin du semajnojn, it might be clearer to say Du semajnojn mi atendis lin, or Mi atendis lin dum du semajnoj.

Suffix: -er

The suffix -er is used to denote a unit of a whole:

neĝo snow   neĝero snowflake
ĉeno chain   ĉenero a link
fajro fire   fajrero a spark
mono money   monero a coin
hajlo hail   hajlero a hailstone

An -er word is usually something complete in itself, and just one of many objects of the same kind. To describe a mere portion or fragment of something, use peco de, parto de, or fragmento de.


vetero

VETER-PROGNOZO POR MORGAŬ

Londono, lundon, la 1-an de Marto

Estos nube kaj malvarme. La orienta aŭ nordorienta vento daŭre blovos super la Britaj Insuloj. En Skotlando kaj orienta Anglujo neĝos ofte kaj, en kelkaj lokoj, forte. En okcidento estos sune, sed pluvetos de tempo al tempo. (La mapo montras la verŝajnan veteron morgaŭ je la 12-a tagmeze. Sagoj (▷) indikas direkton de la vento.)

Prognozo por la periodo ĝis noktomezo

  • Londono, orienta kaj mezlanda Anglujo: Nebulos aŭ nebuletos matene; poste pluvos, kun orienta vento. Frostos nokte.

  • Cornwall kaj Devon: Pluveto aŭ neĝeto frumatene; poste estos sune. Malvarme, sed verŝajne sen frosto.

  • Cetera Anglujo: Estos sune kun sporada neĝo. Frostos vespere.

  • Skotlando: Tre malvarme; forte neĝos kaj frostos.

Temperaturo dum la lasta semajno

temperaturo

Nova neĝodanĝero en Skotlando

En norda Skotlando la neĝo denove izolis plurajn vilaĝojn. Helikopteroj denove helpis izolulojn, kaj portis malsanulon al malsanulejo. Hodiaŭ ili portos nutraĵon por homoj kaj bestoj. Oni diras, ke la situacio estas tiel malbona kiel dum la lasta semajno. Sur la insulo Mull falis hajlo kun grandegaj hajleroj.

Vetero tra Eŭropo

  • Aŭstrujo kaj Svislando: Neĝis konstante dum la lastaj tagoj. La sporturboj raportas – kiel dum la tuta vintro – bonegajn kondiĉojn por la ski-sporto.

  • Francujo: En Parizo, malvarme, sed sen neĝo. El Cannes, oni raportas varman kaj dolĉan printempan veteron.

  • Italujo: Pluvis en multaj lokoj. Vetero, kiun oni ordinare ricevas dum la aŭtuno.

  • Hispanujo: Granda kontrasto! Ĉi tie, la vetero estis varma kaj suna kiel en somero. Dum pluraj semajnoj, ne unu pluvero aŭ neĝero falis en suda Hispanujo.


Ekzerco 7.4

Traduku anglen.

  1. Kia estas la vetero en via urbo?
  2. Ĉu ofte pluvas?
  3. En Hispanujo ne ofte pluvas.
  4. Kia estas la somero en Italujo?
  5. Kutime dum somero estas varme tie.
  6. En Skotlando ofte estas neĝo dum la vintro, kaj de tempo al tempo ĝi izolas plurajn vilaĝojn.
  7. Mi vizitos vin merkredon.
  8. Mi atendis tri semajnojn, sed ne ricevis respondon.
  9. Tiu muro estas du metrojn alta.
  10. Lundon mi iros en la urbon.
  11. La stacidomo estas unu kilometron for de mia domo.
  12. Kia estas la vetero hodiaŭ?
  13. Estas sune, kun dolĉa vento.
  14. Ĉu vi laboras sabate?
  15. Ne, mi laboras de lundo ĝis vendredo ĉiusemajne.

Ekzerco 7.5

Traduku Esperanten.

  1. In Italy during the summer it is usually hot.
  2. What is the weather like in Paris during the summer?
  3. Is it warm, or is it cold?
  4. It does not often snow in my town.
  5. Do you read the weather forecast?
  6. It is usually warm here during the day, and cold during the night.
  7. They say it is sunny in Italy during March.
  8. Do you (one) often see snow in Spain?
  9. February comes after January.
  10. Which month comes before June?
  11. Do people (does one) usually work on Sundays?
  12. No, people usually work during five days of the week, but not on Saturdays or Sundays.

Ekzerco 7.6

Complete these sentences by filling in the endings (one ending may consist of one, two, or three letters).

  1. La ludiloj de Maria estas nov___ kaj bel___.
  2. Ili kuŝ___ sur la grand___ tabl___.
  3. Hieraŭ mi vid___ mi___ amik___.
  4. S-ro Lang ricev___ leter___ el Norveg___ hieraŭ.
  5. La kato saltis de la plank___ sur la tabl___.
  6. Morgaŭ mi ir___ en la urb___ kaj sid___ en la park___.
  7. Trajno oft___ ir___ tre___ rapid___.
  8. Mi ĵus leg___ ti___ libr___. Fakte, mi leg___ ĉi___ el ili.

Dialogo: Nova ideo

Rikardo Lang has returned from the group meeting, and is chatting with his wife, Klara.

Demandoj

  1. De kie Rikardo revenis?
  2. Kia estis la kunveno?
  3. Kiaj estis la membroj?
  4. Dum la lecionoj, en kiu klaso estis Rikardo?
  5. Kiu poste parolis, kaj pri kio?
  6. Kien s-ro Franks veturis de Bergen?
  7. Kiu muzeo uzas Esperanton en klarigaj tekstoj?
  8. Al kiu apartenas la Kastelo Grezijono?
  9. Kie ĝi situas?
  10. Kial Rikardo kaj Klara ne diskutas la aferon nun?

Vortolisto

afabl/a kind
alt/a high
aparten/i to belong
aŭtun/o autumn, fall
blov/i to blow
bril/i to shine
ceter/a remaining
daŭr/i to last, endure; ~e continually
de’nove again
divid/i to divide, share
dolĉ/a sweet, gentle
ebl/e possibly, perhaps
ekzempl/o example
fakt/o fact
fal/i to fall
for away
fru/a early; ~matene early in the morning
grad/o grade
ĝu/i to enjoy
helikopter/o helicopter
hor’tabelo time-table, schedule
insul/o island
izol/i to isolate
kastel/o castle, château
klar/a clear; ~igi to explain; ~igo explanation; ~iga explanatory
kondiĉ/o condition, stipulation
kontrast/o contrast
kutim/a usual
last/a last
lok/o place, spot
maten/o morning
metr/o meter
mez/o middle
monat/o month
nebul/o fog
nokt/o night; ~omezo midnight
nutr/i to nourish, feed; ~aĵo food, nourishment
oni “one”, people in general; ~ diras it is said; they say
part/o a part
pec/o a piece
period/o period
plur/aj several
pluv/o rain; ~ero raindrop
printemp/o spring (season)
raport/i to report
re’kon/i to recognize (“to know again”)
river/o river
sag/o arrow
semajn/o week
situ/i to be situated; ~o situation (place)
skatol/o box
somer/o summer
sporad/a sporadic
sun/o sun; ~brilo sunshine
tabel/o table (of rows & columns)
ŝajn/i to seem
temperatur/o temperature
vent/o wind
ver/o truth; ~ŝajne probably (“seemingly true”)
veter/o weather
vintr/o winter