Ĉapitro 6: Pri via ferio

Motion towards, using -n

In English, to show movement towards a place, we sometimes add -to to the prepositions in or on — making them into and onto. In Esperanto, we indicate movement in such sentences by adding -n to the noun:

La kato kuris en la ĝardeno.
The cat ran in the garden. (The cat was in the garden, running around.)
La kato kuris en la ĝardenon.
The cat ran into the garden. (The cat moved from outside to inside the garden.)

Some more examples:

La kato saltas sur la tablon.
The cat jumps on to the table.
La muso kuras sub la liton.
The mouse runs (to) under the bed.
La viro iras en la domon.
The man goes into the house.

It may help to think of the -n as replacing al (“to”):

La kato saltas al sur la tablo. → La kato saltas sur la tablon.

Now notice how the meaning changes if we omit the -n from the three sentences above:

La kato saltas sur la tablo.
The cat is on the table, jumping.
La muso kuras sub la lito.
The mouse is under the bed, running about.
La viro iras en la domo.
The man is in the house, going from one part to another.

Note: -n is never used after al (“to”) or ĝis (“up to”), because these words already indicate movement to some place.

-n with adverbs

If an adverb shows place, adding -n shows movement to that place:

Mi restis hejme.
I stayed at home.
Li iris hejmen.
He went home.

In English we sometimes use -ward(s):

antaŭen forward
malantaŭen backward
supren upwards
malsupren downwards
norden northward
suden southward
orienten eastward
okcidenten westward

-n with kie and tie

We can also use -n with kie and tie, the correlatives that indicate a place:

Kien vi iras?
Where are you going (to)?
Kien li veturis?
Where did he travel to?
Mi iras tien.
I am going there (to that place).
Li veturis tien.
He traveled there (to that place).

Movement from, using de or el

To show movement from a place, we put de in front of the preposition showing place (-n is not used). This is similar to how we use from in English:

La kato saltis de sur la tablo.
The cat jumped off (= from on) the table.
Li prenis la jakon de sur la hoko.
He took the jacket off the hook.
La muso kuris de sub la lito.
The mouse ran from under the bed.

Instead of de en (“from in” = “out of”), we have a separate preposition with this meaning, el:

La viro iris el (= de en) la domo.
The man went out of (= from in) the house.
Li trinkis el glaso.
He drank from (= out of) a glass.

Changing endings

In chapter 4 we changed adjectives into adverbs by changing their endings from -a to -e, and in this chapter we changed a noun (hejmo = “a home”) to an adverb (hejme = “at home”; hejmen = “to one’s home, homewards”).

Similarly, we can make adjectives from nouns by changing -o to -a:

muro a wall
mura bildo a wall (mural) picture
   
urbo a town
urba parko a municipal park
   
intereso an interest
interesa libro an interesting book

In the same way, from nordo (“the north”), we can make norda (“northern”), norde (“in the north”) and norden (“to the north, northwards”), and from supro (“the top”) we can make supra (“top” [adj]), supre (“at the top”) and supren (“to the top, upwards”).

The ending -u

When giving direct commands, the verb ends in -u:

Iru al la pordo!
Go to the door!
Ne iru en la ĝardenon!
Don’t go into the garden!

As in English, the person addressed is not usually named:

Venu rapide!
(You) come quickly!
Estu bona!
(You) be good!

We can’t give commands to ourselves or directly to a third party, but we can use -u to express our will, wish, or desire. In English we use the verb let for this: Let me do it, or Let him wait, etc.:

Ni iru al la kinejo.
Let’s go to the cinema.
Li atendu.
Let him wait.
Ili venu al ni.
Let them come to us.

We can also ask for orders for ourselves and others. In formal English, people traditionally used shall for this purpose (but in modern usage, we often say should). In Esperanto we use Ĉu … -u:

Ĉu ni dancu?
Shall we dance?
Ĉu mi sendu ĝin?
Shall I send it?
Ĉu ni iru al la kinejo?
Shall we go to the cinema?

Ekzerco 6.1

Traduku anglen. (Translate into English.)

  1. Kien vi iras?
  2. Kien iras Andreo?
  3. Maria kuras en la manĝoĉambron.
  4. Andreo ne ludas en la infanejo.
  5. Iru antaŭen, mi petas, ĝis la ponto super la fervojo.
  6. Ni iru al la parko.
  7. Ni rigardu ĉi tiujn bildojn.
  8. Mi nun estas je via dispono; kien ni iru?
  9. Ĉu ni iru al la stacidomo?
  10. Kiel ni iru?
  11. Ni iru buse!
  12. Tiu kato tre plaĉas al mi.
  13. Rigardu ĝin; ĝi ludas antaŭ la domo.
  14. Kiu estas la fratino de Andreo?
  15. Ĉu vi ne scias, ke Maria estas lia fratino, kaj li estas ŝia frato?
  16. Parolu al lia patro pri li, mi petas.
  17. Mi ne iras al li; li venu al mi!
  18. Kion ni faru?
  19. Ne faru tion, mi petas!
  20. Mi iras hejmen nun.
  21. Ĝis revido!

Ekzerco 6.2

Traduku esperanten. (Translate into Esperanto.)

  1. Go to the door, please!
  2. Go into the lounge, please!
  3. Shall we go to a movie-theater (cinema)?
  4. Let’s read this book!
  5. Don’t go into the garage!
  6. Where is the cat?
  7. Where did it go (to)?
  8. It went out of the house, into the garden.
  9. Go up to the bedroom, please.
  10. My sisters went to the cinema, but I stayed at home.
  11. The cat came into (entered) the room, and the mouse ran under the bed.
  12. This room is at your disposal.
  13. Take the doll off the table, please.
  14. What shall we do now?
  15. Come here!
  16. Are you going home now?
  17. Goodbye!

Ekzerco 6.3

Construct as many meaningful sentences as you can from the table below, first using only columns 3, 4 and 5, and then all six columns.

1 2 3 4 5 6
Ĉu mi
li
ili
iru
restu
kuru
dancu
al
en
el
sur
la domo
la salono
la tablo
la domon
la salonon
la tablon
?

Names of countries

There are two groups of country names in Esperanto. One group follows the model italoItalujo; the other follows the model Kanadokanadano.

Group 1: italoItalujo

In this group, the root of the word names an ethnic group for whom the country is known. We add a suffix -uj (“land”) to get the country name:

italo an Italian
Italujo Italy
   
anglo an English person
Anglujo England
   
ĉino a Chinese person
Ĉinujo China
   
franco a French person
Francujo France
   
japano a Japanese person
Japanujo Japan

Sometimes the root land is used instead of -uj:

polo a Pole
Pollando Poland
   
sviso a Swiss
Svislando Switzerland
   
skoto a Scot
Skotlando Scotland

Although the names of countries (and all proper names) are written with a capital letter, the names of the inhabitants of the countries are written with a small letter, and the adjectives derived from them take a small letter, too: itala (Italian), angla (English), franca (French).

The pseudo-suffix -i

You’ll sometimes see the unofficial suffix -i used in place of -uj, for example Anglio or Francio. This -i can create confusion with names in the next group that already end with “i”. For that reason and others, in this book we’ll stick with the traditional -uj forms instead.

Group 2: Kanadokanadano

In the second group, the root names the country itself, and we add the suffix -an to name an inhabitant of that country:

Kanado Canada
kanadano a Canadian
   
Alĝerio Algeria
alĝeriano an Algerian
   
Aŭstralio Australia
aŭstraliano an Australian
   
Brazilo Brazil
brazilano a Brazilian
   
Novzelando New Zealand
novzelandano a New Zealander
   
Usono USA
usonano an American

Names of cities

Some of the largest, best known cities have established names in Esperanto: Parizo, Ĉikago, Vieno, Sanfrancisko, Moskvo, Pekino, Novjorko, Ŝanhajo, etc.

Names of smaller cities are less likely to be recognized in Esperanto form, so these often remain unchanged from their native spellings: Cannes, Des Moines, Bournemouth, Indianapolis, etc.

Suffixes

-uj

In addition to indicating the name of a country, -uj can also denote a container for the thing(s) named by the root:

mono money
monujo purse, wallet, cash-box
   
inko ink
inkujo inkwell
   
rubo garbage, rubbish
rubujo trash bin

-an

In addition to indicating an inhabitant of a place, the suffix -an can also denote a member or a partisan:

grupo group
grupano group member
   
vilaĝo village
vilaĝano villager
   
Parizo Paris
Parizano Parisian
   
Kristo Christ
kristano Christian
   
Glasgovo Glasgow
Glasgovano Glaswegian

Svislando

PRI VIA FERIO EN SVISLANDO

Ĉu vi decidis pri via ferio? Se ne, pensu pri Svislando! Ĝi estas ideala feria lando. Ni scias ke ĝi prezentas tre diversajn allogojn. La Alpoj formas belegan naturspektaklon. La aero estas eksterordinare pura – tiel purega, ke malsanuloj venas el tuta Eŭropo al Svislando. La granda komforto kaj bonega kuirarto de la svisaj hoteloj estas mondfamaj. Konstante okazas interesaj popolfestoj, kun belegaj kostumoj; ankaŭ ekspozicioj, muzikfestoj, sportfestoj, lagofestoj, florfestoj, k.s.1 Vere, turismo estas la ĉefa industrio de Svislando! Ni menciu ankaŭ la luksajn butikojn, koncertejojn kaj teatrojn, kaj la gravajn universitatojn, muzeojn kaj bibliotekojn.

“Kiel mi iru al Svislando?”

Veturu per aŭtomobilo, biciklo, buso aŭ fervojo. Nur ne per ŝipo! La maro mankas al Svislando; sed anstataŭ la maro, ĝi havas la belajn lagojn. Se via ferio ne estas longa, uzu aviadilon! Fluglinioj kondukas rekte de Londono, Glasgovo kaj aliaj urboj al Berno aŭ Ĝenevo. Vi veturas trans Svislandon ankaŭ al aliaj landoj – orienten2 en Aŭstrujon, suden en Italujon, norden en Germanujon, kaj okcidenten en sudan Francujon.

“Kio estas la nacia lingvo de Svislando?”

Ĉu vi scias, ke en Svislando vi trovos kvar oficialajn lingvojn? La bernanoj parolas la germanan lingvon; kiam ni iras en okcidentan Svislandon, ni aŭdas nur la francan; kaj la sudaj svisoj parolas la italan lingvon. Sed en la montaj regionoj de orienta Svislando ekzistas ankaŭ la romanĉa lingvo. Kvankam nur 40 000 homoj parolas ĝin, ĝi tamen estas oficiala ŝtata lingvo, egala al la tri aliaj. Jen la komenco de poemo en la romanĉa; vi vidos, ke ĝi similas la italan lingvon, kaj estas ne malsimila al Esperanto:

Chara lingua de la mamma,
tu sonor rumantsch ladin,
o co t’am eu sainza fin!

(Traduko: “Kara lingvo de la patrino, vi belsona ladina3 romanĉa ho! kiel mi amas vin sen fino!”)

En tiu lingvo ekzistas libroj, gazetoj kaj kalendaroj; kaj infanoj en la lernejo ricevas instruon per romanĉa lingvo. Sed eĉ de tia lingveto ekzistas kvar diversaj dialektoj!

Vi vidas, ke Svislando estas vera Turo de Babelo. Multaj inteligentaj svisoj lernas Esperanton, ĉar ili komprenas, ke ĝi solvos la lingvan problemon. Ĉu vi ne konsentas?

Notoj

  1. kaj similaj: “and similar”, “and the like”
  2. “towards the east”
  3. dialekto de la romanĉa lingvo

Ekzerco 6.4

Traduku anglen.

  1. Ĉu vi parolas Esperanton?
  2. De kie vi venas?
  3. Ĉu vi estas anglo?
  4. Ne, mi estas skoto.
  5. Mi loĝas en Glasgovo.
  6. Kaj kie vi loĝas?
  7. Mi estas franco, kaj mi loĝas en Parizo.
  8. Mi kaj mia edzino estas parizanoj.
  9. La francoj parolas la francan lingvon, kaj la italoj parolas la italan.
  10. Ĉu Esperanto similas al la itala lingvo?
  11. Ĉu vi iras norden de Germanujo al Italujo?
  12. Ne, mi iras suden, ĉar Italujo kuŝas sude de Germanujo.
  13. Kien ni iru por nia ferio?
  14. Mi pensas pri Svislando.
  15. Kia lando ĝi estas?
  16. Ĝi estas bela lando kun multaj montoj, kaj la aero estas tre pura.
  17. Pro tio multaj malsanuloj iras tien.
  18. Kiel ni iru tien?
  19. Ni veturu per fervojo ĝis la maro, poste per ŝipo ĝis Francujo, kaj de tie per fervojo en Svislandon.
  20. Kion ni faros dum ni estos tie?
  21. Ni vizitos diversajn interesajn urbojn, kaj vidos la Alpojn.

Ekzerco 6.5

Traduku esperanten.

  1. Have you thought about your holiday?
  2. Have you thought about Switzerland?
  3. Do you know that in Switzerland you will find four official languages?
  4. Do you speak German, French, or Italian?
  5. Do you speak Romanche, Dutch, or Russian?
  6. Are you a Londoner?
  7. Are you a Glaswegian? (an inhabitant of Glasgow)
  8. How shall we go to Switzerland?
  9. Shall we travel by car, bicycle, bus or rail?
  10. Shall we travel across Switzerland to other countries?
  11. Where shall we go?
  12. Shall we go to the north, south, east or west?

Ekzerco 6.6

Ĉu vera aŭ malvera?

  1. Svislando ne havas montojn.
  2. Svislando ne havas maron.
  3. La bernanoj parolas la francan lingvon.
  4. Oni iras suden de Germanujo al Svedujo.
  5. Popolfestoj ne okazas en Svislando.
  6. En Svislando estas kvar oficialaj lingvoj.
  7. La romanĉa estas la lingvo de Rumanujo.
  8. Nur kvardek mil homoj parolas la romanĉan lingvon.
  9. La kuirarto de la svisaj hoteloj estas mondfama.
  10. Homo kiu loĝas en Romo estas urbano.

Dialogo: La Esperanto-grupo

Mr. Lang is visiting the local Esperanto group for the first time, and he meets the chairman.

Demandoj

  1. Kiun s-ro Lang renkontas unue en la grupo?
  2. Ĉu li nur vizitas la urbon Newtown?
  3. Kie li lernas Esperanton?
  4. Kial li ne vizitis la grupon ĝis nun?
  5. Kio estas la nomo de la prezidanto?
  6. Kun kiu s-ro Lang poste parolas?
  7. Per kio la grupo komencas la kunvenojn?
  8. Kio okazos hodiaŭ?
  9. Al kiu tio estos interesa?
  10. Kial ĝi estos interesa al li?

Vortolisto

aer/o air
afer/o matter, affair, thing
(al)log/i to attract; ~o attraction
anstataŭ instead of
aviad/o aviation; ~ilo aircraft
bibliotek/o library
bicikl/o bicycle
butik/o shop
decid/i to decide
dialekt/o dialect
Di/o God
diskut/i to discuss [intr]; ~o discussion
divers/a different, diverse
egal/a equal
ekspozici/o exhibition
fam/o fame; ~a famous
far/i to make, do
feri/o holiday
fest/o festival; popol~o folk festival
flug/i to fly
foj/o occasion; kelk~e sometimes
form/o form; ~i to form [tr]
gazet/o periodical, magazine
glas/o (drinking) glass
grav/a important, serious
hodiaŭ today
hok/o hook
hom/o human being
ideal/a ideal
industri/o industry
instru/i to teach; ~o instruction; ~isto instructor, teacher
inteligent/a intelligent
jak/o jacket
kalendar/o calendar
kelk/a a few; ~foje sometimes
kiam when
komenc/i to begin [tr.]
kompren/i to understand
koncert/o concert
konsent/i to agree
konstant/a constant, continual
kostum/o costume, outfit
kuir/i to cook; ~arto cuisine, art of cooking
kun with; ~e together; ~veno, ~sido a meeting, get-together
kur/i to run
kvankam although
lecion/o lesson
lini/o line
long/a long
lud/i to play; ~o a game
luks/o luxury; ~a luxurious
mank/i to be lacking; la maro ~as there is no sea
mar/o sea
membr/o member
menci/i to mention
mond/o world
mus/o mouse
muze/o museum
naci/o nation
natur/o nature
oficial/a official
okaz/i to occur, take place
ordinar/a ordinary
pens/i to think
per by means of
poem/o poem
popol/o people (in sense of nation); la svisa ~o the Swiss (people)
post after; ~e afterwards, later
pren/i to take; pick up
prezid/i to preside; ~anto chairperson, president
problem/o problem
rest/i to remain, stay
romanĉa Romanche (a language of Switzerland)
salt/i to jump
se if
sen without
simil/a similar; ~i to resemble
solv/i to solve/dissolve; ~o solution
son/i to sound; ~o a sound
spektakl/o a spectacle, display
ŝip/o ship; ~ano crewperson
ŝtat/o state (country)
tamen however, nevertheless
teatr/o theater
trans across (at the other side of); ~ … -n across (to other side of)
trink/i to drink
tur/o tower
tut/a whole, entire
universitat/o university
unu one; ~a first
ven/i to come; ~o a meeting
ver/a true; ~e truly, really
vesper/o evening

Esprimoj

Bonan vesperon! Good evening!
la pasintan jaron last year