Kunvenoj
Konversaciaj rondoj
Atentu: La konversaciaj rondoj nun okazas virtuale pro la tutmonda epidemio. Ni baldaŭ anoncos horojn por aŭtunaj Zoom-kunvenoj. Se vi volas partopreni, bonvolu aliĝi al nia retpoŝtlisto por ricevi anoncojn.

La rondoj kreas okazojn ĉe la universitato por babili kaj utiligi la internacian lingvon en malstreĉa, kuraĝiga etoso.
Ne timu, se vi ne parolas flue; ni bonvenigas ĉiujn, inkluzive komencantojn. Ni uzas ankaŭ la anglan, kaj neniu devigos vin paroli – vi rajtas simple sidi kaj aŭskulti, se vi volas.
La temoj dependas de viaj interesoj: ni povos vortludi, komune legi kaj diskuti artikolojn aŭ rakontojn, spekti videojn, aŭ babili pri lastatempa superheroa filmo. Vi decidu!