Kio estas Esperanto?

Esperanto estas esprimplena kaj fleksebla lingvo por internacia komunikado. Ĝi estas sendependa de ĉiuj nacioj, etnoj, religioj, kaj politikaj ideologioj. La celo de Esperanto ne estas anstataŭi naciajn lingvojn; ĝi estas komuna dua lingvo por faciligi justan komunikiĝon.

Ĉapitro de Esperanto estas…, dokumentfilmo farita de internacia volontularo. Por subtitoloj, surklaku CC.

Kial Esperanto?

Ĝi estas relative facila.
Kutime lingvoj havas multajn komplikaĵojn kaj esceptojn. Lernantoj devas dediĉi multajn horojn (kaj eĉ jarojn) por parkerigi la detalojn de konjugacio, literumado, kaj gramatika genro.

Studante Esperanton, oni pasigas pli multe da tempo lernante komunikiĝon. Ĉiuj verboj estas regulaj, ĝi ne havas genrojn, kaj literumo rekte sekvas prononcon. Lernantoj povas atingi fluecon en Esperanto en nur ono de la tempo, kiun postulas aliaj lingvoj.

Ĝi donas aliron al mondkulturo.
De pli ol jarcento, milionoj uzas tiun komunan “duan lingvon” por trovi amikojn tra la mondo. Kaj pro sia esprimkapablo, Esperanto estas aparte konvena por beletro; oni jam eldonis dekmilojn da tradukitaj kaj originalaj verkoj, el kulturoj grandaj kaj malgrandaj.

Malmultaj aliaj lingvoj donas aliron al radioelsendoj de Pekino, poezio de San-Paŭlo, novaĵoj de Bruselo, noveloj de Kaliningrado, repmuziko de Helsinko, kaj amikoj ĉirkaŭ la terglobo.

Ĝi estas praktike utila.
Ĉu vi volus vidi la mondon malmultekoste? Ĉu plaĉus al vi vojaĝi al alilandaj urboj? Kial mendi ĉiĉeronon kiam vi povus interparoli rekte kun lokanoj – aŭ eĉ gasti ĉe ili, senpage? Ĝuste por tio ekzistas la senpaga Pasporta Servo por Esperanto-parolantoj en pli ol 90 urboj. (Foje pasportservanoj vizitas nin ĉi tie en Roĉestro; se vi volus renkonti ilin, aliĝu al nia novaĵlisto!)
Ĝi estas amuza. (Jes, vere!)

Esperanto povas esti bela lingvo. Ĝia aglutina vortfarado kaj fleksebla gramatiko bone taŭgas por kalemburoj, vortludoj, kaj eleganteco malfacile atingebla en aliaj lingvoj.

Eĉ la riĉa originala literaturo per si mem valoras la “aliĝkoston”. La 20-a jarcento donis al ni plurajn elstarajn verkistojn de diversaj landoj. Unu el la plej rimarkindaj estis William Auld, la skota poeto, kies epopeon La infana raso oni nomumis por la Nobelpremio en Literaturo.