Bonvenon!
Jen retejo por parolantoj (kaj lernantoj) de la internacia lingvo Esperanto ĉe la Universitato de Roĉestro, en Roĉestro, Novjorkio, Usono.
Ĉi tie vi povas ekscii pri Esperanto mem, Esperanto ĉe UR, nia kurso por komencantoj, kaj niaj konversaciaj rondoj.
Cetere, ni foje afiŝas novaĵojn al Facebook-paĝo kaj al retpoŝta listo.
Lastaj ĝisdatigoj
-
(2022-12-15) Novaj libroj en la biblioteko:
- Aventuroj de Alico en Mirlando, La, de Lewis Carroll. Elangligis D. Broadribb. Nove reviziita, kolora eldono de la Broadribb-traduko.
- Domo ĉe Pu-Angulo, La, de A.A. Milne. Nova elangligo fare de Edmund Grimley Evans.
- Ardes de Boris Tokarev. Sciencfikcia romano origine en Esperanto.
- Peter Jameson’s Secret Language, Nove reviziita eldono de la anglalingva klasikaĵo de Sylvan Zaft. La rakonto sekvas grupon de dekjaruloj, kiuj provas uzi Esperanton kiel sekretan lingvon ĉe sia lernejo … malgraŭ la malpermeso de la lernejestro. Havebla ankaŭ en PDF-formo.
-
(2021-09-22) Novaj paperaj libroj en la biblioteko:
- Memoru ĉi praulojn, de Humphrey Tonkin. Eseoj pri la Esperanta literaturo.
- La vojo returne, elgermanigo de Der Weg zurück de Erich Maria Remarque, kiu sekvis lian romanon En okcidento nenio nova.
- Pri lingvo kaj aliaj artoj, esearo de William Auld.
- La danĝera lingvo, historio de la atakoj kontraŭ la frua E-movado en Germanujo, Ruslando, kaj orienta Azio.
-
(2021-09-18) Novaj paperaj libroj en la biblioteko:
- Beletra Almanako 38, Beletra Almanako 40, kaj Beletra Almanako 41.
- Okuloj, la dua eldono de novelaro de Marjorie Boulton. Okuloj estas ero de la Baza Legolisto.
-
(2021-03-17) Novaj bitlibroj en la biblioteko:
- 33 Rakontoj: La Esperanta novelarto, Klasika antologio de originala prozo.
- Baza literatura krestomatio, Originalaj verkoj kronologie aranĝitaj, kun biografiaj notoj.
- Samideanoj, Satiroj kaj humuraĵoj pri Esperanto kaj pri esperantistoj.
-
(2021-03-14) Novaj paperaj libroj en la biblioteko:
- La sekreta miraklo, rakontoj de Jorge Luis Borges el la hispana, kaj
- Kiuj semas plorante…, originala romano premiita en 1984.