Teatra staĝo en MinskIntensive acting course in Minsk

Demain le Printemps (“Morgaŭ la Printempo”) estas franca-belorusa teatra kompanio, kiu ekde sep jaroj funkciigas staĝejon por francparolantoj en Minsk, la ĉefurbo de Belorusujo. Ili nun volas uzi tiun sperton por krei eŭropan teatro-lernejon en Esperanto.

En julio okazos la unua duonmonata staĝo por esperantistoj. Oni instruos en la rusa lingvo kun tradukado al Esperanto. Okazos intensa trejnado kun multaj instruistoj kaj diversaj kursoj: improvizita teatro, scena esprimado, ritma dancado, parolprononco, kantado, bio-mekaniko… La staĝon gvidos instruistoj de la Akademio de Artoj de Minsk. Je la fino partoprenantoj prezentos spektaklon por la belorusa publiko, utiligante la ekzercojn kaj verkojn ellaboritajn dum la staĝo.

For the past seven years the French-Belarusian acting company Demain le Printemps (“Tomorrow Spring”) has organized intensive courses for Francophones in Minsk, the capital of Belarus. Now they want to use that experience to create a European acting school in Esperanto.

In July they’ll hold their first two-week course for Esperanto speakers. Instruction will be in Russian with translation to Esperanto. The intensive training includes many instructors and a variety of courses: improvisational theater, scene expression, rythmic dance, speech training, singing, bio-mechanics… The course will be led by instructors from the Minsk Academy of Arts. At the end of the course, participants will present a show to the public making use of exercises and scripts developed during their training.