Krankstila repo“Crunk”: Elspezoj

Por daŭrigi la fadenon pri repo en Esperanto, unu el la plej lastatempaj repistoj estas Eterne Rima, pola muzikisto kiu loĝas en Tokio. Lia stilo similas la sudusonan hiphopan ĝenron nomitan “crunk”. Jen trako el lia albumo de 2009, Por la rep’. La tutan albumon, kaj la tutan kolekton Hiphopa Kompilo vol. 1, oni rajtas elŝuti senpage.

To continue the thread about rap in Esperanto, one of the latest artists to appear is Eterne Rima, a Polish musician who lives in Tokyo. His style resembles the hip-hop genre from the southern USA known as “crunk”. Here’s a track from his 2009 album Por la rep’. It, along with the entire compilation Hiphopa Kompilo vol. 1, can be downloaded for free.

Elspezoj

vivo multe kostas kaj ni tion scias
kiu nenion havas, tiu nur envias
krias en li la voĉ’ de amaro, de kontraŭstaro
baro staras antaŭ li, pasas jaro
mi en limuzino, li sur la biciklo
mi kun nova ino, li kun la kuniklo
mi en la salono, li en la ĉambret’
mi dormas sur mono, li sur hamaka ret’

kiel vi aspektas, oni tiel vin vidas
homoj ne volas scii, kio vere en vi sidas
oni taksas vestojn kaj observas gestojn
kaŝu vin tuj, se vi ne ŝatas tiajn testojn
vivo estas bela, rigardu mian ĉenon
kiam mi surmetas ĝin, mi havas ĝojan mienon
scenon tian nun imagu: kiam mi eliras
ĉiam la ŝofor’ atendas, preterpasantoj miras
vi eble ŝatas kuri, mi preferas veturi
mi ne kapablas mem promeni, mi eĉ povas ĵuri
la internaĵ’ de mia aŭto – vera pura ledo
kranko en aŭdigiloj, mono – mia kredo

mi havas multajn amikinojn, ili ĉiam flate agas
akompanas min, ĉar estas mi, kiu pagas
ili bone konas vojon al miaj banknotoj
venu mia kara – jen por novaj botoj
mi estas malavara, ili estas tre avidaj
mi estas grandanima, ili estas senbridaj
neniam mi koleras, vendejon ni vizitas
ili kisas mian ĉenon, bone ili profitas
tia manier’ de esprim’ de kares’
mono estas elspezata, tio daŭras sen ĉes’
ĉar elspezas tiu, kiu povas
kun via malam’, kun via dolor’

(English glosses)

life is expensive and we know it
he who has nothing is just envious
the voice of bitterness, of resistance cries within
a barrier stands before him, a year passes
I’m in a limousine, he’s on a bike
I’m with a new woman, he’s with a rabbit
My room is spacious, his is cramped
I sleep on money, he sleeps in a hammock

how you look is how people see you
people don’t want to know what’s really inside you
they judge your clothes and watch your gestures
you’d better go hide, if you don’t like such tests
life is beautiful, look at my chain
when I put it on, I have a happy expression
imagine this kind of scene: when I go out
the driver’s always waiting, passers-by are amazed
maybe you like to run, I prefer to ride
myself, I’m incapable of walking, I swear
the interior of my car – real, pure leather
crunk in the speakers, money – my creed

I’ve got lots of girlfriends, they always flatter
they ride with me ‘cause I’m the one who pays
they know the way to my banknotes quite well
come, my dear – here’s something for new boots
I’m unselfish, they’re quite greedy
I’m generous, they’re unbridled
I never get angry, we go to a shop
they kiss my chain, they make out quite well
that’s the way of expressing favor
money is spent, it goes on incessantly
because he who can is he who spends
with your hatred, with your pain