Feliĉan Esperanto-tagon!Happy Esperanto Day!

[guglo]

Hodiaŭ okazas la 150-a datreveno de la naskiĝo de L. L. Zamenhof, iniciatinto de Esperanto. Oni solenas la eventon diversloke tra la mondo, ankaŭ per simpozio pri Zamenhof ĉe la UN-sidejo en Novjorko. Cetere, kiel vi povas vidi, ankaŭ Guglo rimarkas la festotagon per speciala emblemo sur sia hejmpaĝo!

Today is the 150th anniversary of the birth of L. L. Zamenhof, initiator of Esperanto. The occasion is being marked by events around the globe, including a symposium on Zamenhof’s life at UN headquarters in New York. And as you can see, Google is also marking the occasion with a special logo on their home page!