Avo Frosto parolas EsperantonSanta speaks Esperanto. Yes, really.

Malgraŭ tio, kion vi eble aŭdis dum la infanaĝo, efektive ekzistas Avo Frosto (alinome “Sankta Nikolao”). Li loĝas en Kanado kaj parolas multajn lingvojn, inkluzive de Esperanto. Jes, vere!

Despite what you may have heard as a kid, there actually is a Santa Claus. Also known as “Father Frost,” he lives in Canada and speaks many languages, including Esperanto. Yes, really.


Vi nun povas sendi al li leteron—danke al la Kanada Poŝtosistemo kaj la Esperanto-Societo Kebekia (ESK)—kaj ricevi respondon en Esperanto. Avo Frosto preferas manskribitajn leterojn. Ne forgesu klare skribi viajn nomon kaj adreson, kaj indiku la vorton “Esperanto” por certigi respondon en la ĝusta lingvo. Lia adreso estas:

AVO FROSTO
NORDA POLUSO
KANADO — CANADA
HOH OHO

Por ricevi pliajn informojn, kontaktu ESK-on je informo ĉe esperanto punkt qc punkt ca.

You can now send him a letter—courtesy of the Canadian Postal System and the Quebec Esperanto Society (ESK)—and receive a response in Esperanto. Handwritten letters are preferred. Don’t forget to write clearly and specify your name, address, and indicate “Esperanto” in your letter to ensure a response in the right language. His address is:

AVO FROSTO
NORDA POLUSO
KANADO — CANADA
HOH OHO

For more information, contact ESK at informo at esperanto dot qc dot ca.