Utila vortaro por komencantoj
A useful dictionary for beginners

ReVo estas ĝis nun la plej ampleksa kaj utila Esperanto-vortaro en la reto. Ĝi ne nur difinas milojn da radikoj en Esperanto, sed ĝi enhavas ankaŭ ekvivalentajn vortojn en pluraj aliaj lingvoj. La interfacon, tamen, oni ne kreis por komencantoj. Ekzemple se oni ne jam scias kiel analizi kunmetitan vorton, foje povas esti iom malfacile trovi ĝian difinon.

Lastatempe aperis La Simpla Vortaro, inteligenta interfaco al ReVo. Ĝi ebligas serĉon per la x-metodo (ekz. tajpante “ĝ” per “gx”) kaj la serĉilo aŭtomate analizas vortojn, divenante iliajn elementojn. Ĝi eĉ toleras misliterumadon per “malpreciza serĉo”. Mojosege.

Provu ĝin!

So far, ReVo is the most extensive and useful Esperanto dictionary online. It not only defines thousands of Esperanto roots, but it also contains equivalent terms in several other languages. However the user interface to ReVo was not created for beginners. If you don’t already know how to analyze a compound word, for example, it can sometimes be difficult to find its definition.

A recent arrival is La Simpla Vortaro, an intelligent interface to ReVo. It enables easy searches using the “x method” (e.g. by typing “gx” for “ĝ”) and the search engine automatically segments words into their component parts. It even tolerates misspellings via a “fuzzy search”. Very cool.

Give it a try!