Penpals • Korespondamikoj
Via unua mesaĝo
This week we’ll be sending introductory letters to penpals in other countries. In class we covered some phrases and terms (for studies, hobbies, etc.) that might be helpful for your first letter. Here’s a list:
- Greetings:
- Saluton!
- Kara ____,
- Body:
- (Mia nomo estas / Mi estas) _____.
- (Mi venas el / Mi loĝas en) _____.
- (Mi estas studento / Mi studas) ĉe la Universitato de Roĉestro (Rochester), en Roĉestro, Novjorkio, Usono.
- Ĉu vi studas? / Kion vi studas? / Kion vi lernas en la lernejo?
- Ĉu vi laboras? / Kion vi faras?
- Mi havas 19 jarojn. / Mi estas 19-jara. / Mi estas 19-jarulo.
- Kiom da jaroj vi havas?
- Mi havas X frat(in)o(j)n. Mia fratino havas X-jarojn kaj mia frato estas Y-jaraĝa.
- Kiom da gefratoj vi havas? / Ĉu vi havas gefratojn?
- Mi havas hundon/katon. Ĝia nomo estas ____.
- Miaj ŝatokupoj estas ____. / Mi ŝatas ____.
- Kiuj estas viaj ŝatokupoj? / Kion vi ŝatas fari dum via libertempo (= free-time)?
- Closings:
- Ĝis la reskribo,
- Amike (= “in friendship”)
- Sincere (via),
- Mi avide atendas vian respondon!
Names for studies and hobbies
- Mi studas… or, for informal studies: Mi lernas…
- fizikon
- astronomion
- matematikon
- lingvojn / lingvosciencon
- la anglan lingvon
- politikan sciencon
- Mi ŝatas / miaj ŝatokupoj estas…
- dormi
- ĵongli (= juggling)
- naĝi en la maro
- legi librojn
- lerni lingvojn
- baki
- iri al plaĝoj
- iri al kinejoj / spekti filmojn
- marŝi en la arbaro
- bicikli
Putting it all together: a sample letter…
Kara korespond-amiko,
Mi estas Bella [bela], dekok-jara virino. Mi venas el Fenikso, granda urbo en la usona ŝtato Arizona. Mi ne havas gefratojn. Nun mi studas fizikon ĉe la Universitato de Roĉestro, en Roĉestro (Rochester), Novjorkio, Usono. Roĉestro estas mezgranda urbo en la nord-orienta parto de Usono, apud la granda lago Ontario. Multe neĝas ĉi tie! Mi ŝatas lup-homojn kaj vampirojn. En mia libertempo mi ŝatas legi librojn kaj veturi per motorciklo.
Mi nun lernas Esperanton kaj mi serĉas amikojn en foraj landoj por praktiki la lingvon. Kiom da jaroj vi havas? Ĉu vi laboras? Ĉu vi studas? Kiuj estas viaj ŝatokupoj? Ĉu vi estas vampiro? Ĉu vi konas luphomojn? Skribu al mi, mi petas!
Ĝis la reskribo!
Bella