Kion fari nun, post la kurso?

Vi finis la kurson: gratulon! Sed kion fari nun? Jen kelkaj ideoj:

  1. Aliĝu (al-iĝ-u = “join”) al Esperanto-grupo en via urbo. Ekzistas multaj lokaj grupoj kiuj regule kunvenas por paroli kaj uzi Esperanton. Ankaŭ Roĉestro havas grupon. Ĝi organizas kunvenojn, festojn, vizitojn de vojaĝantoj, kaj pli.
  2. Aliĝu al Esperanto-USA. Esperanto-USA estas grupo por ĉiuj esperantistoj en Usono. Ĝi vendas (= sells) librojn, eldonas (= publishes) la gazeton Usona Esperantisto, kaj ĝi havas por vi multan informon. (Se vi petas informon de la grupo, vi ricevos la gazeton senpage (= free) dum ses monatoj!)
  3. Se vi ne korespondis dum la kurso, trovu korespondamikon nun. Adresojn vi trovos ĉe Esperanto Koresponda Servo kaj Edukado.
  4. Aliĝu al lernu.net. Tie vi trovos bonegajn kursojn, tekstojn, kaj babilejon (= chat room) kun homoj tra la mondo.

Se vi iam ajn havos demandojn, ne hezitu kontakti min ĉe hoss ĉe lodestone punkto org. Bonan someron! :-)