Notoj kaj hejmtasko je la 18-a de Aprilo
Pardonon pro la longa silento! Ankoraŭ okazas la kurso, sed mi ne donis hejmtaskojn aŭ notojn ĉi tie. Jen kelkaj aferoj el la lastaj klasoj:
Notoj
Ni legis en la libro de Marček ĝis la 15-a ĉapitro, kaj ni spektis (spekti = rigardi kaj aŭskulti) la lastajn partojn de Mazi en Gondolando. (Se vi ne estis en la klaso, vizitu la paĝon de Mazi ĉe YouTube). Ni ankaŭ komencis spekti la kurson Pasporto al la tuta Mondo.
Plej lastatempe, ni komencis kune legi la libreton Gerda Malaperis! de Claude Piron. Ĝi estas simpla rakonto por komencantoj. Vidu ĉapitrojn 1-4 sube:
Folioj
- Solvoj: 4 Aprilo
- Solvoj: 11 Aprilo
- Grammar notes on chapter 11
- Grammar notes on chapters 12-13
- Grammar notes on chapters 14-15
- Gerda Malaperis!, ĉapitroj 1-4
Hejmtasko
- Legu ĝis la 15-a ĉapitro en la libro de Marček, kaj faru la ekzercojn Respondu kaj Kompletigu.
- Legu ĉapitrojn 1-4 en Gerda Malaperis! kaj faru la ekzercojn ĉe la fino de ĉiu ĉapitro.