Esperanto on How Stuff Works
How Stuff Works presents a 2-minute video on L. L. Zamenhof, initiator of the international language Esperanto.
Pli da hiphop’! • More hip hop!
Ĉi tie ĉe UR, ni frandegas la verdan hiphopon.
En 2009 ni informis vin pri la senpage havebla Hiphopa Kompilo v. 1. Ĵus aperis la dua kompilo — ĉi-foje de la franca eldonejo Vinilkosmo. Kaj, samkiel uzantoj de la internacia lingvo, la artistoj venas el disaj landoj tra la mondo: Germanujo (Jonny M.), Brazilo (Tone), Kanado (Diablo), Danujo (Bugge Bang), Finnlando (Dolchamar), Francujo (La Pafklik), Japanujo (Eterne Rima), Slovakujo (Marteno), Svedujo (Carina) kaj Svisujo (Tinitus).
La kantoj estas ankaŭ diversaj, kun stiloj kiuj varias de klasika novjorka hiphopo, al pop-rok’, ĝis la krankstila dirty south.
Here’s the link: Hiphopa Kompilo v.2
Here at UR, we loves us some sweet Esperanto hip hop.
Back in 2009 we brought you news of the free Hiphopa Kompilo v. 1. The second volume is now out, this time mastered by the French label Vinilkosmo. And, just like users of Esperanto, the artists are from all over the world: Germany (Jonny M.), Brazil (Tone), Canada (Diablo), Denmark (Bugge Bang), Finland (Dolchamar), Frane (La Pafklik), Japan (Eterne Rima), Slovakia (Marteno), Sweden (Carina), and Switzerland (Tinitus).
The songs are also diverse, with styles ranging from classic New York hip hop, to pop rock, to crunk, or “dirty south”.
Jen la ligilo: Hiphopa Kompilo v.2
Kompleto de La NASKa Fasko de 2011 nun elŝutebla •
The entire 2011 NASKa Fasko now available for download
Ĵus finiĝis la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) de 2011 ĉe la Universitato de Kalifornio en Sandiego. Regule dum la kursaro aperis La NASKa Fasko, ĵurnalo kun novaĵoj, ŝercoj, fotoj, kaj artikoloj de la lernantoj. La kompleto nun estas elŝutebla en PDF-formato ĉe la NASK-retejo.
The North American Summer Esperanto Institute (NASK) just wrapped up at the University of California, San Diego. The daily newspaper of the courses is the La NASKa Fasko, featuring news, jokes, photos, and articles from the students. The complete set is now available for download in PDF format from the NASK website.
![[HHKv2]](/bildoj/hhkv2.jpg)
![[NASKa Fasko]](/bildoj/fasko2011.jpg)