Kion fari nun, post la kurso?
Vi finis la kurson: gratulon! Sed kion fari nun? Jen kelkaj ideoj:
- Aliĝu (al-iĝ-u = “join”) al Esperanto-grupo en via urbo. Ekzistas multaj lokaj grupoj kiuj regule kunvenas por paroli kaj uzi Esperanton. Ankaŭ Roĉestro havas grupon. Ĝi organizas kunvenojn, festojn, vizitojn de vojaĝantoj, kaj pli.
- Aliĝu al Esperanto-USA. Esperanto-USA estas grupo por ĉiuj esperantistoj en Usono. Ĝi vendas (= sells) librojn, eldonas (= publishes) la gazeton Usona Esperantisto, kaj ĝi havas por vi multan informon. (Se vi petas informon de la grupo, vi ricevos la gazeton senpage (= free) dum ses monatoj!)
- Se vi ne korespondis dum la kurso, trovu korespondamikon nun. Adresojn vi trovos ĉe Esperanto Koresponda Servo kaj Edukado.
- Aliĝu al lernu.net. Tie vi trovos bonegajn kursojn, tekstojn, kaj babilejon (= chat room) kun homoj tra la mondo.
Se vi iam ajn havos demandojn, ne hezitu kontakti min ĉe hoss ĉe lodestone punkto org. Bonan someron! :-)