Notoj kaj hejmtasko je la 18-a de Aprilo

Pardonon pro la longa silento! Ankoraŭ okazas la kurso, sed mi ne donis hejmtaskojn aŭ notojn ĉi tie. Jen kelkaj aferoj el la lastaj klasoj:

Notoj

Ni legis en la libro de Marček ĝis la 15-a ĉapitro, kaj ni spektis (spekti = rigardi kaj aŭskulti) la lastajn partojn de Mazi en Gondolando. (Se vi ne estis en la klaso, vizitu la paĝon de Mazi ĉe YouTube). Ni ankaŭ komencis spekti la kurson Pasporto al la tuta Mondo.

Plej lastatempe, ni komencis kune legi la libreton Gerda Malaperis! de Claude Piron. Ĝi estas simpla rakonto por komencantoj. Vidu ĉapitrojn 1-4 sube:

Folioj

Hejmtasko

  • Legu ĝis la 15-a ĉapitro en la libro de Marček, kaj faru la ekzercojn Respondu kaj Kompletigu.
  • Legu ĉapitrojn 1-4 en Gerda Malaperis! kaj faru la ekzercojn ĉe la fino de ĉiu ĉapitro.

NASK 2011: 2 – 10 julioNASK 2011: July 2 – 10

[NASK]

Se interesas vin daŭrigi vian studadon de Esperanto dum la somero, NASK estu via celo!

La Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK) estas studprogramo kiu emfazas aktivan uzadon de Esperanto en interkulturaj komunikado, kompreno, kaj kunlaboro. Fondite en 1970 en Sanfrancisko, ĝi nun okazas ĉiujare ĉe la Universitato de Kalifornio, Sandiego (UCSD), allogante lernantojn kaj instruistojn de la tuta mondo.

Krom ĉiutagaj kursoj okazas eksterkursaj programoj kaj ekskursoj al lokaj vidindaĵoj en kaj ĉirkaŭ Sandiego. Vi ne nur ricevos instruon de kelkaj el la plej talentaj instruistoj en la mondo, vi loĝos en persona dormoĉambro kun komunaj banĉambro, necesejo, kaj salono kun tri manĝoj tage ĉe la bela apudmara kampuso de UCSD — kaj ĉio ĉi kostos malpli ol hotelĉambro.

Iom da stipendia helpo haveblas. Por pli da informo, vizitu la TTT-ejon de NASK, ĉe http://esperanto.org/nask.

If you’re interested in continuing your studies of Esperanto this summer, NASK is the place to go!

The North American Summer Esperanto Institute (NASK) is a program emphasizing active use of Esperanto in intercultural communication, comprehension, and collaboration. Begun in 1970 in San Francisco, it now takes place each year at the University of California, San Diego (UCSD), attracting students and instructors from around the world.

Daily courses are supplemented with extracurricular programs and excursions to local sights in and around San Diego. Not only will you have a chance to learn from some of the best instructors in the world, you’ll have a single bedroom, living room and kitchen, shared bath, and three meals daily at UCSD’s beautiful beachfront campus — all for less than the cost of a hotel room.

Some scholarship help is available. For more information, see the NASK website at http://esperanto.org/nask.


Class notes and homework, Mar 28

Handouts

Hejmtasko

  • Write a short letter introducing yourself to a new penpal.
  • Legu ĉapitrojn dek kaj dek unu en la libro de Marček. Studu la leteron sur paĝo 50. Ĝi povas esti modelo por via propra letero!
  • On page 50, translate the paragraph that begins with “Mi legis mian libron…” into English.

PenpalsKorespondamikoj

Via unua mesaĝo

This week we’ll be sending introductory letters to penpals in other countries. In class we covered some phrases and terms (for studies, hobbies, etc.) that might be helpful for your first letter. Here’s a list:

Greetings:
Saluton!
Kara ____,
Body:
(Mia nomo estas / Mi estas) _____.
(Mi venas el / Mi loĝas en) _____.
(Mi estas studento / Mi studas) ĉe la Universitato de Roĉestro (Rochester), en Roĉestro, Novjorkio, Usono.
Ĉu vi studas? / Kion vi studas? / Kion vi lernas en la lernejo?
Ĉu vi laboras? / Kion vi faras?
Mi havas 19 jarojn. / Mi estas 19-jara. / Mi estas 19-jarulo.
Kiom da jaroj vi havas?
Mi havas X frat(in)o(j)n. Mia fratino havas X-jarojn kaj mia frato estas Y-jaraĝa.
Kiom da gefratoj vi havas? / Ĉu vi havas gefratojn?
Mi havas hundon/katon. Ĝia nomo estas ____.
Miaj ŝatokupoj estas ____. / Mi ŝatas ____.
Kiuj estas viaj ŝatokupoj? / Kion vi ŝatas fari dum via libertempo (= free-time)?
Closings:
Ĝis la reskribo,
Amike (= “in friendship”)
Sincere (via),
Mi avide atendas vian respondon!

Names for studies and hobbies

Mi studas… or, for informal studies: Mi lernas…
fizikon
astronomion
matematikon
lingvojn / lingvosciencon
la anglan lingvon
politikan sciencon
Mi ŝatas / miaj ŝatokupoj estas…
dormi
ĵongli (= juggling)
naĝi en la maro
legi librojn
lerni lingvojn
baki
iri al plaĝoj
iri al kinejoj / spekti filmojn
marŝi en la arbaro
bicikli

Putting it all together: a sample letter…

Kara korespond-amiko,

Mi estas Bella [bela], dekok-jara virino. Mi venas el Fenikso, granda urbo en la usona ŝtato Arizona. Mi ne havas gefratojn. Nun mi studas fizikon ĉe la Universitato de Roĉestro, en Roĉestro (Rochester), Novjorkio, Usono. Roĉestro estas mezgranda urbo en la nord-orienta parto de Usono, apud la granda lago Ontario. Multe neĝas ĉi tie! Mi ŝatas lup-homojn kaj vampirojn. En mia libertempo mi ŝatas legi librojn kaj veturi per motorciklo.

Mi nun lernas Esperanton kaj mi serĉas amikojn en foraj landoj por praktiki la lingvon. Kiom da jaroj vi havas? Ĉu vi laboras? Ĉu vi studas? Kiuj estas viaj ŝatokupoj? Ĉu vi estas vampiro? Ĉu vi konas luphomojn? Skribu al mi, mi petas!

Ĝis la reskribo!
Bella

Finding a penpal

If you’d like to find penpals outside of class, check out the Koresponda servo de edukado.net, the Esperanto Koresponda Servo in California, and the Koresponda Servo Universala in Russia.