Feliĉan dankofeston!Happy Thanksgiving!

Ĉi-semajne ni ne kunvenos kiel kutime por la konversacia rondo en biblioteko Gleason, ĉar la universitato fermiĝos de merkredo ĝis venontlunde por la tradicia dankofesta ferio. Veturu zorge se vi vojaĝos aŭte, kaj feliĉan dankofeston!

We won’t be holding the usual conversation circle in Gleason this week since the River Campus will be closed from Wednesday until Monday for the Thanksgiving break. Drive carefully if you’re traveling this weekend, and have a happy Thanksgiving!


Konversacia rondoConversation table

Kiel kutime, okazos konversacia rondo hodiaŭ je la 6-a ptm en Gleason. Ĉiuj estas bonvenaj; simple serĉu la krokodileton. :) Ne ekzistas planoj ĉi-foje; eble ni spektos filmetojn per unu el la mojosaj televidilegoj kaj/aŭ eksperimentos per Skajpo. Ne timu se vi estas komencanto: ni parolas ankaŭ la anglan!

As usual there’ll be a conversation circle today at 6 pm in Gleason. All are welcome; just look for the small crocodile. :) There aren’t any plans this time; perhaps we’ll watch short films on one of the cool big-screen TVs or experiment with Skype. Don’t worry if you’re a beginner: we speak English, too!


Virtuala fridujo havas RSS-fluon •  Virtual fridge now has RSS feed

Ĉu vi volas poetiĝi? Ĉu vi havas tro da libertempo? Verku majstraĵon sur la virtuala fridujo. Vi povas ankaŭ ricevi la plej freŝdatajn poemojn per la mojosa, nova RSS-fluo.

Want to be a poet? Have too much spare time? Create a masterwork on the virtual fridge. You can also stay up-to-date on the latest entries with the swanky new RSS feed.

William Shatner montras kiel NE paroli Esperanton
William Shatner demonstrates how NOT to speak Esperanto

Ĉe nia ĵaŭda kunveno (je la 6-a en Gleason) ni spektos filmojn en Esperanto—inkluzive la fifaman hororfilmon “Incubus” kun la senkompara William Shatner. Kvankam tio, ke li ofte fuŝprononcas siajn vortojn, kiel ĉiam li rolas bonegaĉe.

Se vi sentas vin kuraĝa, jen antaŭrigardo ĉe Youtube.

At our Thursday meeting (at 6 in Gleason) we’ll watch films in Esperanto—including the infamous horror film “Incubus” with the incomparable William Shatner. Although he flubs many of his lines, his acting, as always, is craptastic.

If you’re feeling brave, here’s a preview at Youtube.


Avo Frosto parolas EsperantonSanta speaks Esperanto. Yes, really.

Malgraŭ tio, kion vi eble aŭdis dum la infanaĝo, efektive ekzistas Avo Frosto (alinome “Sankta Nikolao”). Li loĝas en Kanado kaj parolas multajn lingvojn, inkluzive de Esperanto. Jes, vere!

Despite what you may have heard as a kid, there actually is a Santa Claus. Also known as “Father Frost,” he lives in Canada and speaks many languages, including Esperanto. Yes, really.


Vi nun povas sendi al li leteron—danke al la Kanada Poŝtosistemo kaj la Esperanto-Societo Kebekia (ESK)—kaj ricevi respondon en Esperanto. Avo Frosto preferas manskribitajn leterojn. Ne forgesu klare skribi viajn nomon kaj adreson, kaj indiku la vorton “Esperanto” por certigi respondon en la ĝusta lingvo. Lia adreso estas:

AVO FROSTO
NORDA POLUSO
KANADO — CANADA
HOH OHO

Por ricevi pliajn informojn, kontaktu ESK-on je informo ĉe esperanto punkt qc punkt ca.

You can now send him a letter—courtesy of the Canadian Postal System and the Quebec Esperanto Society (ESK)—and receive a response in Esperanto. Handwritten letters are preferred. Don’t forget to write clearly and specify your name, address, and indicate “Esperanto” in your letter to ensure a response in the right language. His address is:

AVO FROSTO
NORDA POLUSO
KANADO — CANADA
HOH OHO

For more information, contact ESK at informo at esperanto dot qc dot ca.