Majo 2008
1-a de Majo
En la klaso
Unue ni parolis iom pri la lecionoj en la deka ĉapitro, kaj poste pri poezio. Kune ni voĉ-legis kaj tradukis la unuan poemeton en Esperanto, Ho, mia kor'
Ni aŭskultis ankaŭ iom pri la pola poeto Julian Tuwim en radio-programeto de Pola Radio, en kiu oni tre bele voĉlegis lian poemon Epistolo sentimentala.
Paperoj
Solvoj de la naŭa ĉapitro • La deka ĉapitro
Hejmtasko
- Legu la dekan ĉapitron kaj solvu la ekzercojn.
- Legu la rakonton La Laŭta Vekhorloĝo de Stefan MacGill.
- Nur se vi volas: legu la artikolon el Juna Amiko pri Nederlando.
8-a de Majo
Paperoj
Solvoj de la deka ĉapitro • La deka-unua ĉapitro
Hejmtasko
- Legu la dek-unuan ĉapitron kaj solvu la ekzercojn.
- Legu la rakonton La Laŭta Vekhorloĝo de Stefan MacGill.
15-a de Majo
Kion fari nun?
Vi finis la kurson—gratulon! Nun vi estas preta uzi la lingvon kaj komenci vian vojaĝon en Esperantujo. Jen kelkaj farindaĵoj:
- Aliĝu al via urba grupo: EsperantoRochester
- Roĉestro havas sian propran grupon de Esperanto-parolantoj! En ilia Yahoo-grupo vi povas legi pri lokaj kunvenoj, festoj, vizitoj de vojaĝantoj el aliaj partoj de la mondo, ktp.
- Aliĝu al via landa grupo: Esperanto-USA
- Esperanto-USA servas ĉiujn Esperantistojn en Usono. Ĝi vendas librojn, disdonas bultenon, kaj donos al vi multan informon: kaj en Esperanto, kaj pri Esperanto.
- Korespondu!
- Uzu la lingvon nun por trovi amikojn en aliaj landoj! Jen du servoj:
- Lernu pli ĉe Lernu!
- Ĉe lernu.net vi trovos bonegajn kursojn, legindaĵojn, kaj forumojn por paroli kun aliaj lernantoj.
Se vi havas demandojn iam ajn, bonvolu kontakti min ĉe <hoss ĉe lodestone punkto org>. Ĝis!
Paperoj
Solvoj de la dek-unua ĉapitro • La dek-dua ĉapitro
(Ankoraŭ restas tri ĉapitroj de la lernolibro; mi baldaŭ metos ilin ĉi tie. Revenu post kelkaj tagoj!)
Hejmtasko
- Legu la dek-duan ĉapitron kaj solvu la ekzercojn.
- Finlegu la rakonton La Laŭta Vekhorloĝo de Stefan MacGill.
Aliaj ĉapitroj
Jen la ĉapitroj, kiujn ni ne havis tempon trakti en la kurso. Ili ĉiuj venas el la ne plu havebla lernolibro Esperanto de Cresswell, Hartley & Sullivan. Mi ŝanĝis la ĉapitrojn nur iomete, ĝisdatigante ilin kaj usonigante kelkajn britaĵojn.
Here are the chapters that we didn't have time to cover in class. They all come from the out-of-print textbook Esperanto by Cresswell, Hartley & Sullivan. I modified the chapters only slightly, bringing them up-to-date and Americanizing some Britishisms.