Novembro 2006
2 Nov. (ĵaŭdo)
Video: Mazi: 5.9 - 6.2
Handouts
Grammar and sentence structures
- tiuj = they, them, those (persons, ones)
-
Kiuj estas tiuj? Tiuj estas princinoj.
- ĉiuj = All (plural)
-
Ili ĉiuj venas el la ĉambro de Korvaks.
- Kial? Ĉar...
-
Kial Mazi manĝas horloĝojn? —Ĉar ili estas bongustaj!
6 Nov. (lundo)
Video: Mazi: 6.3 - 6.8
Handouts
Grammar and sentence structures
-
-ul makes a person characterized by the root:
- Tiu, kiu estas malsaĝa, estas malsaĝulo.
-
Comparisons: pli... (ol) and plej... (el)
- Silvja estas pli alta ol Karlo.
- Mazi estas la plej alta el ĉiuj.
- Pli alta. Malpli alta. Pli malalta. Malpli malalta.
-
-ig brings about the state expressed in the root:
- La komputilo ne haltas, do la reĝo provas haltigi ĝin.
- La reĝino igis Mazi ruĝa. Ŝi ruĝigis lin.
-
La lumilo plividebligas la biciklon en la pluvo.
- vidi = to see
- videbla = visible
- pli videbla = more visible
- plividebligi = to make more visible
9 Nov. (ĵaŭdo)
Video: Mazi: 6.9 - 6.13
Handouts
Hejmtasko
- Re-rigardu la unuan parton de Mazi (atentu, ĝi estas grandega!) kaj faru la traduk-ekzercon.
- Legu la unuan ĉapitron de La Laŭta Vekhorloĝo, kiun mi donis al vi. Ni parolos pri ĝi je lundo.
13 Nov. (lundo)
Lundon dum la leciono ni faris multajn demandojn kaj parolis pri ili. Ni parolis pri pordoj, boteloj, ombreloj kaj la malfortaj brakoj de Joshua (li ne povas malfermi botelojn!)
Bekka parolis pri ŝia semajnfino. Ŝi trikas, kaj dum la semajnfino ŝi aĉetis ion, per kio oni trikas. (Ĝi nomiĝas “yarn” en la angla).
Malfeliĉe, dum la leciono ni ne povis trovi la ĝustan tradukon por “yarn,” do poste, hejme, mi serĉis en kelkaj vortaroj. Ŝajne la traduko estas simple “fadeno” (“thread/string”), aŭ “trikfadeno.” Kredeble oni ankaŭ povas klarigi pli — ekzemple “fadeno el lano” (lano = “wool”).
Monday in class we posed lots of questions and talked about them. We talked about doors, bottles, umbrellas, and Joshua's weak arms. :-)
Bekka spoke about her weekend. She can knit, and during the weekend she bought something with which one knits (“yarn”).
Sadly we couldn't find the right translation for “yarn” in class, so afterwards, at home, I searched in a few dictionaries. Apparently the translation is simply “fadeno” (“thread/string”) or “trikfadeno.” Of course you can also explain more — for example, “fadeno el lano” (“string [made] out of wool”).
Hejmtasko
- Legu la duan ĉapitron de La Laŭta Vekhorloĝo, kiun mi donis al vi en la leciono. Ni laŭtlegos ĝin ĵaŭde.
20 Nov. (lundo)
Hodiaŭ vespere vizitis nin Marian Ghilea, sperta esperantisto de Rumanio kiu nun studas fizikon ĉi tie ĉe la Universitato. Li eĉ skribis pri ni en sia blogo!
27 Nov. (lundo)
Hodiaŭ en la klaso ni laŭtlegis la duan ĉapitron de La Laŭta Vekhorloĝo kaj solvis multajn ekzercojn.
Hejmtasko
- Re-rigardu la duan parton de Mazi (atentu, ĝi estas grandega!) kaj faru la traduk-ekzercon.
- Legu la trian ĉapitron de La Laŭta Vekhorloĝo, kiun mi donis al vi. Ni parolos pri ĝi ĵaŭde.
30 Nov. (ĵaŭdo)
Jam estas la lasta tago de Novembro! La tempo flugas! Ĉi-vespere ni denove legis la rakonton La Laŭta Vekhorloĝo ĝis ĉapitro kvar kaj solvis kelkajn ekzercojn.
Hejmtasko
Re-rigardu la trian parton de Mazi (atentu, ĝi estas grandega!) kaj faru la traduk-ekzercon.
Ek al decembro...